Cima da Conegliano
Aspekto
Cima da Conegliano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Giovanni Batista Cima |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1459 en Conegliano |
Morto | 1-an de januaro 1517 (58-jaraĝa) en Conegliano |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Madonna and Child with Saints Michael the Archangel and Andrea Endimiono dormanta Montini Altarpiece |
Cima da Conegliano, naskonome Giovanni Battista Cima (naskiĝis en 1459 en Conegliano, mortis en 1517 en Conegliano) estis itala renesanca pentristo.
Li naskiĝis en Conegliano, en Provinco Trevizo. En 1488, li laboris en Vicenza. En 1492, li ekloĝis en Venecio, sed en 1516, li revenis al sia naskiĝurbo. Li verŝajne estis lernanto de Bartolomeo Montagna, kiu loĝis en Venecio en 1480. Li enamiĝis al la arto de Giovanni Bellini kaj fariĝis unu el liaj posteuloj kaj amiko de Ticiano.
Li estis unu el la unuaj kiuj donis gravecon al la pejzaĝo de sia regiono en siaj verkoj. Liaj pentraĵoj estis ekskluzive religiaj.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Ripozo dum Fuĝo al Egiptio (1496-1498), Muzeo Calouste Gulbenkjan, Lisbono
-
Kristo inter la Doktoroj (1504), Nacia Muzeo en Varsovio
-
Pietato (ĉ. 1490), Nacia Muzeo en Varsovio
-
Sankta Helena (1495), Nacia Galerio de Arto, Vaŝingtono
-
Virgulino kaj Infano entronigita kun la Sanktuloj (1495), Gemäldegalerie, Berlino
-
Entempligo de la Virgulino (ĉ. 1500), Gemäldegalerie Alte Meister, Dresdeno
-
Sileno kaj Satirusoj (1505-1510), Filadelfia Artomuzeo, Filadelfio
-
Sankta Hieronimo (1500-1505), Nacia Galerio de Arto, Vaŝingtono
-
Jonatano kaj Davido kun la Kapo de Goljato (1505-1510), Nacia Galerio, Londono
-
Virgulino kaj Infano kun S. Hieronimo kaj S. Johano la Baptisto (ĉ. 1492-1495), Nacia Galerio de Arto, Vaŝingtono
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cima da Conegliano en la portugala Vikipedio.