Cinchona pubescens
Cinchona pubescens, konata ankaŭ kiel ruĝa cinkono kaj kino (en hispana Cascarilla, cinchona; en portugala Quina-do-Amazonas, quineira), estas plantospecio de la genro de Kinkono aŭ Cinkono, indiĝena de Centra kaj Suda Ameriko. Oni konas ĝin kiel medicina planto pro la granda enhavo de kinino en sia arboŝelo kaj pro tio ĝi havas similajn uzojn kiel la Cinchona officinalis en la produktado de kinino, fama ĉefe pro sia uzado por la traktado de malario.[1]
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Cinchona pubescens havas la plej ampleksa distribuado el ĉiuj specioj de la genro Cinchona, kaj ties indiĝena teritorio etendas en Kostariko, Panamo, Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Bolivio.[2] En Ekvadoro ĝi estas distribuata ene de altitudoj de 300-3900 m.
Invada specio
[redakti | redakti fonton]Ĝi iĝis invada specio kie ĝi estis plantita ekster sia indiĝena teritorio, ĉefe ĉe insuloj de tropika klimato.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (Kinyuy et al. 1993)
- ↑ (Acosta-Solis 1945; Missouri Botanical Garden specimen database 2002) Ties distribuado estas dokumentita ankaŭ fare de la Nomenclatural Data Base de la Missouri Botanic Garden w3TROPICOS Arkivigite je 2009-06-01 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (Invasive Species Specialist Group. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2017-01-27 .
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Acosta Solis, M. 1945. Botánica de las Cinchonas. Pages 29–55 in M. Acosta Solis, editor. Flora. Instituto Ecuadoriano de Ciencias Naturales, Quito.
- Acosta Solis, M. 1945. Habitat y distribución de las Cinchonas en el Ecuador.
- Pages 8–19 in M. Acosta Solis, editor. Flora. Instituto Ecuadoriano de Ciencias Naturales, Quito.
- Buddenhagen, C., and P. Yánez. 2005. The cost of quinine Cinchona pubescens control on Santa Cruz Island, Galapagos. Galapagos Research 63:32-36. Arkivigite je 2007-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Buddenhagen, C. E., J. L. Rentería, M. Gardener, S. R. Wilkinson, M. Soria, P. Yánez, A. Tye, and R. Valle. 2004. The Control of a Highly Invasive Tree Cinchona pubescens in Galapagos. Weed Technology 18:1194-1202.[rompita ligilo]