Cipreso de Abarku
Etoso
Cipreso de Abarku | ||
---|---|---|
![]() | ||
rimarkinda arbo, naturmonumento [+] | ||
Lando | Irano | |
Situo | Abarku | |
- koordinatoj | 31° 7′ 21″ N, 53° 16′ 47″ O (mapo)31.12258353.279736Koordinatoj: 31° 7′ 21″ N, 53° 16′ 47″ O (mapo) [+] | |
Alteco | 25 m | |
![]() |
||
Cipreso de Abarku | ||
![]() |
||
La Cipreso de Abarku (perse سرو ابرکوه, Sarv-e Abarkuh) estas ĉ. 4000-4500 jarojn aĝa cipreso en urbo Abarku en la irana provinco Jazd. Ĝi altas 25 metrojn kaj havas la perimetron de 18 metroj (diametron de 11,5 m). Laŭ legendo, la arbon plantis religia fondinto Zaratustro.
En la irana arto kaj kulturo, la cipreso kiel arbo estas larĝe uzata simbolo por sincereco, vereco kaj eterna juneco. Plia kulture grava cipreso de la lando estas la cipreso de Kaŝmar.