Cirill Tamás Hortobágyi
Cirill Tamás Hortobágyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1959 (65-jaraĝa) en Nagytálya |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1983–1988) St. Gerard Bible College (en) (1979–1983) Benedictine High School of Pannonhalma (en) (1973–1977) |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto (1985–) mezlerneja instruisto teologo universitata instruisto |
Cirill Tamás Hortobágyi [tamAŝ hortobAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hortobágyi Tamás Cirill estas hungara katolika pastro, benediktano, ĉefabato.
Cirill Tamás Hortobágyi[1] naskiĝis la 22-an de februaro 1959 en Nagytálya.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Cirill Tamás Hortobágyi frekventis bazlernejon en Maklár, poste li maturiĝis en benediktana gimnazio en 1977 en Pannonhalma, poste tuj li aliĝis al la benediktanoj kaj li soldatservis 2 jarojn. Li akiris teologian kaj pedagogian diplomojn en teologia altlernejo en Pannonhalma en 1983, post 5 jaroj plian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ekde 1988 li instruas en la menciita gimnazio, same en la altlernejo. Intertempe li pastriĝis en 1985. Li iĝis prioro en 1991, ĉefabato en 2018. En tiu periodo la abatejo komencis produkti laŭ mezepokaj receptoj plurajn varojn (teojn, sapojn, likvorojn). Li ricevis 2 premiojn.