Citoplasmo
Aspekto
Citoplasmo (en PIV 2005 la vorto estis anstataŭita per pli esperanta ĉelplasmo) estas la akveca likvaĵo interne de ĉeloj. Ĝi enhavas mineralojn, proteinojn, mikrotubetojn, organetoj, kaj tiel plu, sed ne la ĉelkerno (la materialo interne de la ĉelkerno nomiĝas nukleoplasmo). La likvaĵo de la citoplasmo, kie troviĝas la organetojn, estas la citosolo (do, la citosolo estas la citoplasmo sen la organetoj).
Partoj
[redakti | redakti fonton]Distingeblas du partoj en la citplasmo:
- ektoplasmo, la plej ekstera parto, apud la plasm-membrano. Ĝi estas pli densa konsisto ol la endoplasmo, kaj ne enhavas organetojn, sed povas enhavi mikrotubetojn kaj aliajn komponaĵojn de la ĉelskeleto.
- endoplasmo, la plej interna (kaj malplej densa) parto, ĉirkaŭ la ĉelkerno. Tie troveblas la golĝa aparato, la mitokondrioj aŭ kloroplastoj, la lizosomoj, la endoplasma retikulo, la ribosomoj, la vakuoloj kaj la peroksisomoj.