Saltu al enhavo

Clémence Saint-Preux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clémence
Bazaj informoj
Naskonomo Clémence Saint-Preux
Naskiĝo 29-an de novembro 1988 (1988-11-29) (35-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Retejo www.clemence.fr
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Saint-Preux Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Clémence, per plena nomo Clémence Saint-Preux, estas franca kantistino, kiu naskiĝis la 29-an de novembro 1988 en Neuilly-sur-Seine (departemento Hauts-de-Seine). Ŝi estas la filino de la komponisto Saint-Preux.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Kiel filino de komponista patro kaj verkista plus pentrista patrino, Clémence ekde sia plej juna aĝo kreskis en artista etoso. Tiel ne estis surprize ke ŝi frue interesiĝis pri muziko kaj kantado, lernis ludi pianon kaj gitaron kaj prenis kursojn pri danco kaj komedia teatrumado. En aĝo de 12 jaroj, ŝi renkontis la kantiston Johnny Hallyday. Ĉarmita de ŝia voĉo, li registris kun ŝi la kanzonon On a tous besoin d’amour ["Ĉiuj bezonas amon"], kiu estis granda sukceso en Francio kaj en novembro 2001 estis la kvara plej populara kanto tie. Tamen la sekvajn tri jarojn ŝi ne aperis publike: En 2004 ŝi en kanta duopo interpretis kun la junulo Jean-Baptiste Maunier, freŝe konatiĝinta pro la sukceso de la kineja filmo Les Choristes, la unuopaĵon Concerto pour deux voix ["Konĉerto por du voĉoj"]. La muzikaĵo, kiu pro malĉeesto de ĉiaj vortoj iom similis al kanta ekzerco de la voĉaj eblecoj, estis adapto de Concerto pour une voix, komponita fare de la patro Saint-Preux en 1969. Ankaŭ tiu muzikaĵo sukcesis, kaj fine de la jaro 2005 Clémence eldonigis unuan soloan unuopaĵon, Sans défense ["Sendefende"], sekvata sekvajare de plia unuopaĵo La vie comme elle vient ["La vivo kiel ĝi venas"].

Unua albumo, titolita Bewitching, eldonita en 2009, enhavas 2 titolojn en la franca kaj 5 en la angla. Duobla albumo franca/angla sekvis samjare.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]