Claire Bazy-Malaurie
Claire Bazy-Malaurie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Claire Bazy-Malaurie | |||||
Naskonomo | Claire Malaurie | ||||
Naskiĝo | 14-a de aprilo 1949 en 18-a arondismento de Parizo (Francio) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Nacia Lernejo pri Administrado (1978–1980) Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Membro de la Konstitucia Konsilio | |||||
Prezidento | Jean-Louis Debré | ||||
Antaŭulo | Jean-Louis Pezant | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Claire Bazy-Malaurie, naskiĝinta la 14-an de aprilo 1949 en la 18-a arondismento de Parizo, estas franca supera ŝtatoficistino, membro de la Konstitucia Konsilio ekde 2010.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Diplomita en la promocio Voltaire (1980) de la Nacia Lernejo pri Administrado (ENA), Claire Bazy-Malaurie eniris en 1980 en la Revizoran Kortumon. Ŝi okupis sinsekve la oficojn de direktorino en la Interministeria delegacio pri teritoria aranĝo kaj regiona allogeco (DATAR) en 1987, direktorino pri financaj aferoj kaj de la ĝenerala administracio en la ministerio pri infrastrukturoj, transporto kaj turismo en 1994, direktorino de la hospitaloj en la ministerio pri sano de 1995 ĝis 1998 kaj membro de la estraro de Radio France de 1996 ĝis 2001. Fine, ŝi fariĝis ĉambra prezidantino en la Revizora Kortumo en januaro 2006[1].
La 31-an de aŭgusto 2010, ŝi estis nomumita membro de la Konstitucia Konsilio de la prezidanto de la Nacia Asembleo Bernard Accoyer[2], por anstataŭi Jean-Louis Pezant, mortintan[3]. La sekvantan 7-an de septembro, ĵuris antaŭ la prezidanto de la Respubliko[4]. Sekve de tiu anstataŭa mandato, kiu ne superis tri jarojn, ŝi estis renomumit de Claude Bartolone, prezidanto de la Nacia Asembleo, por nova kompleta naŭjara mandato. La 14-an de marto 2013, ŝi ĵuris por la dua fojo antaŭ la prezidanto de la Respubliko[5].
Premioj
[redakti | redakti fonton]Claire Bazy-Malaurie estas titolulo de pluraj premioj :
- Oficiro de la Honora Legio ekde 2009.
- Oficiro de la Nacia Ordeno de Merito ekde 2005.
- Kavaliro de la Ordeno de agrikultura Merito.
- Kavaliro de la Palmordeno.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dekreto de la 4-a de januaro 2006 pri nomumo de ĉambra prezidantino en la Revizora Kortumo - s-ino Bazy-Malaurie (Claire) publikigita en la Oficiala Gazeto de la 5-a de januaro 2006.
- ↑ Decido de la 31-a de aŭgusto 2010 pri nomumo de membro de la Konstitucia Konsilio publikigita en la Oficiala Gazeto de la 2-a de septembro 2010.
- ↑ « Nova virino en la Konstitucia Konsilio », gazeto Le Figaro, la 30-an de julio 2010.
- ↑ Ĵuro de S-ino Claire BAZY MALAURIE en la interretejo de la Konstitucia Konsilio.
- ↑ « La tri novaj membroj de la Konstitucia Konsilio ĵuris », Le Monde, la 14-an de marto 2013.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
- Vivantaj homoj
- Virinoj
- Naskiĝintoj en 1949
- Naskiĝintoj la 14-an de aprilo
- Membroj de la Konstitucia Konsilio de Francio
- Magistratoj de la franca Revizora Kortumo
- Kavaliroj de agrikultura Merito (Francio)
- Oficiroj de la franca nacia Ordeno de Merito
- Kavaliroj de la Honora Legio
- Lernintoj de IEP (Parizo)
- Lernintoj de ENA (Francio)
- Naskiĝintoj en aprilo 1949
- Naskiĝintoj en la 18-a arondismento de Parizo