Saltu al enhavo

Cleveland Cavaliers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cleveland Cavaliers
emblemo
basketbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1970 vd
Geografia situo 41° 29′ 47″ N, 81° 41′ 17″ U (mapo)41.496389-81.688056Koordinatoj: 41° 29′ 47″ N, 81° 41′ 17″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Klevlando
Cleveland Cavaliers (Usono)
Cleveland Cavaliers (Usono)
DEC
Map
Cleveland Cavaliers
Posedata de Dan Gilbert vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La klubo Cleveland Cavaliers - prononco laŭ sistemo IFA [klˈiːvlənd kavɐlˈi͡əz], esperantlingve Klevlandaj Kavaliroj - estas klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en Klevlando, Ohio, kiu fondiĝis en 1970. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Centra Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 28-a de junio 2024 estas Kenny Atkinson. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1994 okazigas en la stadiono Rocket Mortgage FieldHouse.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la stadiono Rocket Mortgage FieldHouse vidate el apida nubskrapulo
du basketbalaj pilkegoj reklamaj por la teamo