Collegium Petrinum
Collegium Petrinum | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
gimnazio lernejkonstruaĵo ![]() | |||
Estiĝo | 1897 | ||
Lando | Aŭstrio ![]() | ||
Situo | Linz | ||
Adreso | Petrinumstraße 12 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 19′ 10″ N, 14° 16′ 32″ O (mapo)48.319414.2756Koordinatoj: 48° 19′ 10″ N, 14° 16′ 32″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | http://www.petrinum.at | ||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/PetrinumLinz20051119.jpg/220px-PetrinumLinz20051119.jpg)
Collegium Petrinum (germane: Bischöfliches Gymnasium Petrinum) estas dioceza gimnazio en Linz, Aŭstrio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La 2an de julio 1896 la konstrulaboroj komenciĝis. La impona strukturo, kiu laŭdire havas preskaŭ mil fenestrojn, enhavas la lernejon kaj la internulejon. La institucio, origine opiniita al estontaj klerikuloj kiel preparejo por futura porpastra seminaria vivo, baldaŭ iĝis unu el la gvidaj lernejoj en Supra Aŭstrio. En 1903 ĝi estis vizitita fare de la imperiestra moŝto Francisko Jozefo la 1-a.
Dum la Unua mondmilito la lernejo estis utiligita kiel porsoldata hospitalo, kiu kaŭzis la konstruon de la tombejo por falintaj militistoj. Post Anschluss en 1938, Hitler planis ŝanĝi la lernejon en teknikan lernejon. Tiuj planoj kaŭzis la interrompon de la studoj ĉe Petrinum, sed neniam estis finfine aranĝitaj. Postmilite komence la Ruĝa armeo okupis la domon kaj regula eduko ne antaŭ la jaro 1946 rekomencitis. La internulejo nun estas fermita; la lernejo estas geinstrua ekde 1993.
Famaj lernintoj
[redakti | redakti fonton]- Alois Brandstetter - aŭstra verkisto
- Rudolf Habringer - aŭstra verkisto, ĵurnalisto, komikulo kaj pianisto
- Augustinus Franz Kropfreiter - aŭstra komponisto
- Josef Pühringer - guberniestro de Supra Aŭstrio
- Franz Rieger - aŭstra verkisto
- Manfred Scheuer - Episkopo de Innsbruck
- Peter Paul Wiplinger - aŭstra verkisto kaj fotisto
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Petrinum Linz en la angla Vikipedio.