Saltu al enhavo

Colombo (Paranao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colombo
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 212 967  (2010) [+]
Loĝdenso 1 076 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 18′ S, 49° 13′ U (mapo)-25.291944444444-49.223888888889Koordinatoj: 25° 18′ S, 49° 13′ U (mapo) [+]
Alto 950 m [+]
Areo 198 km² (19 800 ha) [+]
Colombo (Brazilo)
Colombo (Brazilo)
DEC
Situo de Colombo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Colombo (Paraná) [+]
vdr

Colombo estas urbego kaj municipo de la brazila subŝtato Paranao. Ĝi apartenas al urbaro de Curitiba. Ĝi apartenas al tiuj urboj, kiuj estis nomitaj pri Kristoforo Kolumbo.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]
En la subŝtato (ruĝe).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Panoramo en Colombo
Vido al kirko en Colombo

Colombo situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 15, San-Paŭlo (urbo) 329, Guarulhos 340, Campinas 343, Campo Grande 514, Porto Alegre 563, Nova Iguaçu 651, Rio-de-Ĵanejro 664, São Gonçalo 688, Belo Horizonte 808, Goiânia 958, Braziljo 1065, Salvador de Bahio 1770, Maceió 2249, Teresina 2349, Recife 2446, São Luís 2588, Natalo (Brazilo) 2633, Belém 2652, Manaus 2723 km.

Historio de Colombo komenciĝis inter la jaroj 1860 kaj 1880 kun daŭraj alvenoj de polaj, italaj, germanaj, francaj, svisaj kaj aliaj agrikulturaj enmigrintoj. Ĉefe pro la italoj la tieaj kampoj iĝis signifaj vitejoj kun vinkavernoj. La bieno formiĝis al vilaĝo, poste urbo. Post la 1-a mondmilito en Colombo ankaŭ la industrio aperis.

Colombo situas en subtropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C. Averaĝe pluvas jare inter 1400-1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Kirko en Colombo
Kulturdomo en Colombo
Stacidomo pri aŭtobusoj en Colombo

Colombo estas ligita al Curitiba per ĉefvojo, krome estas nur flankovojoj al la regiono. En la urbego aŭtobusoj trafikas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 2 de aŭgusto 2011 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]