Plumba kolombo
Aspekto
(Alidirektita el Columba plumbea)
Plumba kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Patagioenas plumbea (Vieillot, 1818) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Taksata vivloko de Patagioenas plumbea en verda koloro.
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Plumba kolombo aŭ Plumbokolombo (Patogienas plumbea) antaŭe (Columba plumbea) estas sudamerika kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Panamo, Paragvajo, Peruo, Surinamo, kaj Venezuelo en duarangaj arbaroj, arbarbordoj, kaj malaltaj montetoj. Ĝi povas esti ofte konfuzata kun la Ruĝeca kolombo.[1]
Temas pri purpurnuanca grizeca kolombo, pli malhela en flugiloj. La kruroj estas ruĝecaj, la okuloj flavaj kaj la beko grizeca.
Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj.
Ĝi ĝenerale manĝas en kanopeo fruktojn/semojn sed specife celas viskon dum kelkaj jarepokoj.[2]
Subspecioj[2]
[redakti | redakti fonton]- P. p. chapmani (Ridgway, 1916) – okcidenta deklivaro de Andoj el Kolombio kaj Ekvadoro suden ĝis El Oro.
- P. p. bogotensis Berlepsch & Leverkühn, 1890 – orienta deklivaro de Andoj el Venezuelo kaj Kolombio ĝis sudcentra Bolivio (Cochabamba).
- P. p. wallacei (C. Chubb, 1917) – plej orienta Venezuelo, Gujanoj kaj orienta Amazonia Brazilo (okcidenten ĝis Rio Negro kaj Rio Tapajós).
- P. p. pallescens (E. Snethlage, 1908) – sudaj alfluantoj de Amazono el Rio Purús ĝis Pará.
- P. p. baeri (Hellmayr, 1908) – nordcentra Brazilo (Goiás, nordokcidenta Minas Gerais).
- P. p. plumbea (Vieillot, 1818) – Orienta Paragvajo kaj sudorienta Brazilo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wiki Aves de Colombia – Universidad Icesi – Cali, Colombia | Torcaza Plomiza - Patagioenas plumbea (hispane). Alirita 2019-09-10 .
- ↑ 2,0 2,1 Plumbeous Pigeon (Patagioenas plumbea) (angle). Alirita 2019-09-10 .