Saltu al enhavo

Paserkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Columbina passerina)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paserkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columbina Columbina
Specio: Paserkolombo Columbina passerina
(Linnaeus 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La paserkolomboordinara grundokolombo (Columbina passerina) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo.

Disvastigo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas loĝanta kaj reproduktanta el Bermudo, tra la plej suda Usono, Meksiko kaj Karibio, ĝis Sudameriko, kaj troviĝas tiom sude kiom ĝis norda Brazilo.

La Paserkolombo loĝas arbustejojn kaj aliajn malfermajn kamparojn.

Paserkolombo estas eta mallongvosta kolombo 17cm longa. Ties pezo estas kutime ĉirkaŭ 32g. Plenkreskuloj havas grizbrunajn dorson kaj subflugilojn, kun grizverda nuanco en plej alta dorso kaj nigraj punktoj (eble iun bluan aŭ verdan) en malalta dorso (flugilkovriloj). Ili havas skvamecan aspekton en brusto kaj kapo. La vosto estas bruna centre, kun nigraj bordoj kaj blankaj anguloj. La beko estas oranĝoflava kun la pinto nigra. Dumfluge, la subflugiloj montras ampleksan avelkoloran plumaron.

Masklaj plenkreskuloj havas rozkolorecajn kapon, kolon kaj bruston kaj rozkoloran neskvamecan ventron. Lia nuko estas blueca. La ino kaj la junuloj estas helgrizaj kie la masklo estas rozkolora kaj havas grizajn nukojn.

Ili konstruas feblan neston el bastonetoj en arbo, kie la ino de metas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun regula frapado kaj eventuala vipado de fligiloj karaktera de kolomboj ĝenerale.

Tiu nearktisa kaj neotropisa specio manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ kelkajn insektojn. Ties voĉo estas milda kverado ŭo-ap.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]