Comboios de Portugal
Comboios de Portugal | ||
---|---|---|
transporta firmao vd | ||
Dum | 1997 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Companhia dos Caminhos de Ferro Portugueses | |
Jura formo | ŝtata entrepreno | |
Fondintoj | José de Salamanca y Mayol vd | |
Sidejo | Lisbono | |
Lando | Portugalio | |
Agokampo | fervojo | |
filiaj kompanioj | Medway - Transporte & Logística vd | |
Partoprenanta | CP Urbanos vd | |
Posedataj kompanioj | Rail Equipment Maintenance Company • Portuguese train type 0450 • Lusitania Expreso • Portuguese train type 0350 • CP series 2300 • Trenhotel Lusitania vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Comboios de Portugal (portugale Comboios de Portugal, CP) estas portugala publika fervoja transportentrepreno kaj la ĉefa fervojfunkciigisto en Portugalio. Ĝi estis kreita la 11-an de majo 1860 de José de Salamanca y Mayol kun la nomo Companhia Real dos Caminhos de Ferro Portugueses (Reĝa Portugala Fervoja Kompanio) por la konstruado de la fervojoj de Lisbono al Porto kaj Badajoz. Kun la ascendo de la Unua Portugala Respubliko, ĝi ŝanĝis sian nomon al Companhia dos Caminhos de Ferro Portugueses, poste mallongigita al Caminhos de Ferro Portugueses. Ekde 1997, kun la kreado de REFER (nuntempe Infraestruturas de Portugal), ĝia agado koncernas la funkciadon kaj prizorgadon de veturanta materialo kaj la ekspluatadon de malsamaj fervojaj servoj.
Ĝia laŭleĝa nomo estas, ekde 2009, Comboios de Portugal, E.P.E., kvankam la firmao uzas ĝin ekde 2004.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- CP Urbanos de Coimbra
- CP Urbanos de Lisboa
- CP Urbanos do Porto
- Infraestruturas de Portugal
- InterRail
- Fertagus
- Medway - Transporte & Logística