Saltu al enhavo

Como agua para chocolate (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Como agua para chocolate
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Laura Esquivel
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1989
Ĝenro magia feminismo • magia realismo
Loko de rakonto Piedras Negras
vdr

Como agua para chocolate (Kiel akvo por ĉokolado) estas romano de la meksika verkistino Laura Esquivel, publikigita en 1989.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

La romano estis kinadaptita en samnoma filmo reĝisorita de Alfonso Arau (1992).

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en Piedras Negras, Coahuila, Meksiko, dum la Meksika revolucio. Naskiĝas Tita, la lasta de la filinoj de Juan kaj Elena de la Garza, inter la kuireja medio de dispecigitaj cepoj. Tita estante la plej juna, devas plenumi la familian tradicion zorgi la patrinon, nome mamá Elena, kio malebligas enamiĝon aŭ kreadon de propra familio. Sed Tita malkonsentas ĉefe kiam enamiĝas estante 14-jaraĝa de Pedro Muzquiz, dum Kristnaska vespermanĝo.

Kiam ŝi estas 15-jaraĝa, vivinte ĉefe en la kuirejo kun la kuiristino, Nacha, alvenas Pedro petante permeson por edzinigi Tita. Mamá Elena, kongrue kun la tradicio malakceptas la proponon, kaj kompense proponas edziĝon al sia filino Rosaura. Pedro surprize akceptas por resti tial proksime al sia amata Tita. Tita senkonsola pro la supozita perfido, miskomprenas, ke Pedro jam ne plu amas ŝin. Je la morto de Nacha, Tita iĝas la hejma kuiristino kaj Pedro gratulas ŝin unu jaron poste per donaco de rozoj. Tita por eviti ties forĵeton fare de mamá Elena, kuiras pladon kiu okazigas al Gertrudis varmegon kiu faras ŝin fuĝi de la bieno en brakoj de revolucia kapitano.

Rosaura, Pedro kaj ilia filo Roberto, foriras de la bieno al San Antonio (Teksaso), en Usono, pro ordono de mamá Elena, cele al malproksimigo inter Pedro kaj Tita. Tita sentas neelteneblan doloron pro sia amo al sia nevo Roberto kvazaŭ li estas propra filo. Sed baldaŭ venas servistino Chencha informante, ke Roberto mortis; tial Tita koleregas kontraŭ sia patrino kulpigante ŝin pro la morto.

Por eviti tiujn diskutojn oni decidas, ke Tita foriru kun la doktoro John Brown, ĉe kiu ŝi rekuperiĝas ĉefe akompanata de lia avino, nome indiĝenino Kikapa, nomita “Mateniĝa Lumo”, kiu neparolante per teodoroj revenigas ŝin al la trankvileco de ŝia infaneco kun Nacha. Iom poste ŝi amikiĝas kun la doktoro, kiu amas ŝin. Poste, ŝi devas reveni hejmen por zorgi pri mamá Elena, ĝis ŝia morto. Por la funebro revenas Pedro kaj Rosaura, nun graveda. John, deziras proponi al Tita geedzecon, sed tiu pro la reveno de Pedro, ne akceptas; kaj post neatendita pasinokto inter Tita kaj Pedro, ŝi gravediĝas, kaj decidas malakcepti la geedzecon kun John.

Post vizito de Gertrudis nun revolucia generalino kaj edzino de sia forportinto; Pedro vundiĝas en akcidento okazigita de la spirito de mamá Elena. De tiam la familia situacio komplikiĝas kaj samtempe la fantaziaj okazoj buntigas la etoson.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La romano

[redakti | redakti fonton]

La strukturo konsistas de dek du ĉapitroj kies nomoj estas jarmonatoj kaj receptoj uzitaj en la familio de La Garza, interplektitaj kun la ĉefa intrigo al kiu ili rilatas.

Como agua para chocolate estis kinigita en 1992 al samnoma filmo reĝisorita de Alfonso Arau (1992). Ĝi ricevis 10 premiojn Ariel de la Academia Mexicana de Artes y Ciencias Cinematográficas. Kaj la filmo kaj la libro, tradukita al pli ol 30 lingvoj, ege sukcesis en diversaj landoj de la mondo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]