Compiègne
Aspekto
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Compiègne (stacidomo). |

Compiègne | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Devizo: « Regi et Regno fidelissima » ("Fidelega al reĝo kaj regno") | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Oise | ||||
Arondismento | Compiègne (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 60159 [+] | ||||
Poŝtkodo | 60200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Philippe Marini (2001-2008) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 40 808 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 769 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 25′ N, 2° 49′ O (mapo)49.4141666666672.8222222222222Koordinatoj: 49° 25′ N, 2° 49′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 41 m [+] | ||||
Areo | 53,1 km² (5 310 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Compiègne [kɔ̃piɛɲ] estas mezgranda franca komunumo, lokata en la departemento Oise kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do ĉefurbo de unu arondismento.

Compiègne havas proksimume 41 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Compiégnois.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Compiègne situas proksime de la kunfluejo de riveroj Oise kaj Aisne, ĉirkaŭ 65 km norde de Parizo. Ĝia latina nomo estis Compendium.
Okcidente ĝin limas rivero Oise, oriente la arbaro de Compiègne, norde rivero Aisne. Sude la limo al komunumo Croix-Saint-Ouen estas konvencia. Kvankam la stacidomo troviĝas dekstre (okcidente) de Oise, ĝi apartenas al la komunumo.
La Eŭropa ŝoseo 19 vojas proksime.

Historio
[redakti | redakti fonton]- En 868 estis subskribita la traktato de Compiègne.
- Je la 11-a de novembro 1918 en la arbaro de Compiègne Francio igis Germanion subskribi armisticon post la Unua Mondmilito, en fervoja vagono.
- Je la 22-a de junio 1940 Germanio igis Francion subskribi armisticon, en la sama vagono. La vagono ankaŭ troviĝas en Crawinkel en la jaro 1945-a.
- Je la 23-a de septembro 2006 en la kastelo de Compiègne kunvenis la regnestroj Jacques Chirac (Francio), Vladimir Putin (Rusio) kaj Angela Merkel (Germanio).
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]Landshut en Germanio , de 1962
Huy en Belgio , de 1959
Raleigh (Norda Karolino) en Usono , de 1989
Kiryat Tivon en Israelo , de 1988
Arona en Italio , de 1962
Vianden en Luksemburgo , de 1964
Ŝirakava en Japanio , de 1988
Elbląg en Pollando , de 2002
Bury St Edmunds en Anglio , de 1967
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.