Saltu al enhavo

Comporta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵoj en stilo Comporta en la vilaĝo de Carvalhal.

Comporta [elp. komporta], ankaŭ portugale konata kiel la Costa da Comporta (eo: Komporta marbordo), estas regiono en la nordokcidenta marbordo de la Alentejo, en Portugalio, sude de laLisbona metropola areo[1]. Comporta estas unu el la plej ekskluzivaj someraj ferilokoj en Eŭropo, kiu havigis al la regiono la kromnomon "The Hamptons of Europe". La regiono, kies nomo referencas al la vilaĝo de Comporta, etendiĝas super la marbordaj areoj en la alentejaj urboj de Alcácer do Sal kaj Grândola[2].

Comporta fariĝis rimarkinda desegna centro kaj hejmo al komunumo de famuloj, artistoj kaj dezajnistoj. Comporta estas asociita kun ties laŭdira "Comporta Stilo" (Estilo Comporta en la portugala), la loka arkitektura kaj desegna stilo karakterizita de tradicia alenteja arkitekturo, bohemiisma kaj nuntempa, ekologia dezajno.

La regiono de Comporta troviĝas ene de 3 freguesias (civilaj paroĥoj) ene de la alentejaj urboj de Alcácer do Sal kaj Grândola: Comporta, Carvalhal kaj Melides. La sekvantaj urboj kaj vilaĝoj situas ene de la regiono:

Arkitektura stilo Comporta

[redakti | redakti fonton]

La stilo Komporta, foje konata kiel "Hipio Ŝika", estas loka arkitektura kaj dezajna stilo, evoluigita de diversaj arkitektoj kaj dezajnistoj ekde la 1990-aj jaroj. La stilo estas multe influita de tradicia arkitekturo de la Alentejo, ekologia dezajno kaj regionaj artoj kaj metiaĵoj.

Rimarkindaj loĝantoj

[redakti | redakti fonton]
Aera vido de la Comporta Marbordo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Algarve

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Laura Latham, Developers Eye Portugal's Comporta Coast as New Ibiza. The Wall Street Journal, la 20-an de aŭgusto 2019, Novjorko, Arkivita de la originalo, la 25-an de julio 2021. Alirite la 25-an de julio 2021.
  2. (en) Ann Abel, The Next Great Beach Destination: Comporta in Portugal. Forbes, la 5-an de junio 2017. Arkivita de la originalo, la 2-an de julio 2021. Alirite la 26-an de julio 2021.