Saltu al enhavo

Computer Entertainer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Computer Entertainer

emblemo

bulteno
Speco Bulteno
Periodeco Ĉiumonata

Lando  Usono
Urbo Losanĝeleso
Posedanto VTO Inc.
Publikigisto Marylou Badeaux
Establodato 1982
Ĉesigita publikado 1990
ISSN 0890-2143

vdr

Computer Entertainer, ankaŭ konata kiel The Video Game Update, estis usona videoluda bulteno. Bazita en Losanĝeleso, Kalifornio, kaj redaktita de Celeste Dolan, ĝi estis publikigita ĉiumonate inter 1982 kaj 1990. Ĝi regule enhavis novaĵojn kaj recenzojn pri komputila kaj konzolaj programoj, vendolistojn, raportojn pri la jara Consumer Electronics Show, intervjuojn kun figuroj de la videoluda industrio kaj publikigo-datojn.

Computer Entertainer estis informletero de poŝtmenda komercisto nomita Video Take-Out, kiu troviĝis en norda Hollywood kaj ekaktiviĝis kiel provizanto de blankaj kaj antaŭregistritaj VHS-kasedoj. La ĝenerala direktoro de la vendejo, Celeste Dolan, diris al Billboard en aŭgusto 1982, ke ili komencis komercon du jarojn pli frue, sed ke la postulo de produktoj fluktuis dum la pasinta jaro. Ili decidis komenci vendadon de videoludoj pro la pli forta merkato tiutempe kaj ĉar ĝi estis "natura etendo de la vendado de videobendoj", eĉ asertante, ke Video Take-Out estis unu el la originaj vendistoj por Atari 2600.[1] Video Take-Out sendis la unuan numeron de sia informletero, originale titolitan The Video Game Update, al klientoj en januaro 1982 kiel informgvidilon.[2] Dolan estis ĝia ĉefa redaktoro kune kun Marylou Badeaux, kiu ankaŭ estis ĝia eldonisto.[3][4]

La ĉiumonata informletero plej notinde prezentis novaĵojn kaj recenzojn pri komputilaj kaj videoludilaj programoj. Ĝi travivis la videoludan kraŝon de 1983 kaj raportis pri la alveno de industriaj gigantoj kiel Nintendo kaj Sega, samkiel pri la enkonduko de CD-ROM-teknologio.[2] Aliaj ecoj inkluzivis vendolistojn, raportojn pri la jara Consumer Electronics Show, intervjuojn kun ellaborantoj kaj baldaŭajn datojn de publikigo por atenditaj ludoj. Ludrecenzoj troviĝis en la sekcio "Critically Speaking" en ĉiu numero. Videoludoj estis ĉefe taksitaj laŭ ludokvalito kaj grafikaĵoj,[2] krom por tekstaj aventuroj kiuj ne ricevis grafikajn poentojn. Dum Dolan estis la nomumita recenzredaktoro, Computer Entertainer poste enkondukis verkiston kaj luddizajniston Jeffrey Stanton kiel stabrecenziston. Detala luda eldona kalendaro estis provizita ĉiumonate. La stabo rekte kontaktis eldonistojn de ludoj por akiri kaj raporti precizajn informojn,[5] kaj datoj estis regule ĝisdatigitaj por reflekti nuligojn kaj ŝanĝojn.[2]

Video Take-Out lanĉis en 1986 sian propran retan bultenejon por suda Kalifornio, nomitan "The Hotline". Ĝi inkluzivis retan version de Computer Entertainer kaj semajnajn kolumnojn fare de Dan Gutman.[6][7][8] Pres-cirkulado por la informletero atingis ĝis ĉirkaŭ 10,000 kopioj jam en 1987.[4][9][10] Laŭ la numero de aprilo 1987, la eldonisto movis sian oficejon al Van Nuys. La entrepreno denove moviĝis ĉirkaŭ januaro 1990, kaj Computer Entertainer daŭris publikigon ĝis ĝi subite finiĝis en julio de la sama jaro kun totalo de 100 numeroj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gold, Marcia (August 28, 1982). "Considering Video as a Way of Life". Billboard. Penske Media Corporation. p. VM-10. ISSN 0006-2510.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Backiel, Al (September 1993). "CLASSIC BACKTRACK" (PDF). Classic Systems & Games Monthly. Vol. 2, no. 10. Adkins Publishing. p. 10. Archived from the original (PDF) on 2022-01-20.
  3. (1991) Oxbridge Directory of Newsletters. Oxbridge Communications, Inc.. ISBN 0-917460-32-4.
  4. 4,0 4,1 (1993) The Standard Periodical Directory, 16‑a eldono, Oxbridge Communications, Inc.. ISBN 0-917460-44-8.
  5. Kunimune, Robin (January 6, 2021) Ep. 13: Living Atari's History with Kevin Bunch. Arkivita el la originalo je September 24, 2023. Alirita December 30, 2023.
  6. Infoworld staff (May 12, 1986). "Bulletin Boards". InfoWorld. Vol. 8, no. 19. International Data Group. p. 31. ISSN 0199-6649.
  7. MicroTimes staff (January 1988). "Bulletin Boards". MicroTimes. No. 39. BAM Publications, Inc. p. 118.
  8. Gufman, Dan (November 1987). "I Didn't Know You Could Do That With a Modem!". Commodore Magazine. Vol. 8, no. 11. Commodore Magazine, Inc. p. 80.
  9. (1987) MIMP 1987: Magazine Industry Market Place. R. R. Bowker. ISBN 978-0-83-522269-3.
  10. Katz, William. (1991) Magazines for Young People: Formerly Magazines for School Libraries, 2‑a eldono, R. R. Bowker. ISBN 0-8352-3024-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]