Concha Espina
Concha Espina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | María de la Concepción Jesusa Basilisa Rodríguez-Espina y García-Tagle |
Aliaj nomoj | Ana Coe Snichp • Concha Espina de Serna • Concha Espina |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1869 en Santandero, Provinco Santandero, Hispanio |
Morto | 19-an de majo 1955 (86-jaraĝa) en Madrido, Hispanio dum la regado de Franco |
Tombo | Almudena Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Ramón de la Serna (en) (1893–1934) |
Infanoj | Ramón de la Serna (en) , Josefina de la Serna Espina (en) , Víctor de la Serna, Luis de la Serna y Espina (en) |
Parencoj | Jesús de la Serna (en) (nepo) |
Okupo | |
Okupo | romanisto poeto ĵurnalisto verkisto novelisto |
Concepción Rodríguez-Espina y García-Tagle (Santandero, 15-a de aprilo 1869 - Madrido, 19a de majo 1955), plej ofte konata kiel Concha ESPINA, estis hispana verkistino, aŭtoro de noveloj — el kiuj kelkaj estis adaptitaj al kino — kiel La niña de Luzmela, La esfinge maragata kaj Altar mayor. Ŝi verkis ankaŭ poezion, teatron kaj rakontojn.
Biografio
[redakti | redakti fonton]María de la Concepción Jesusa Basilisa Rodríguez-Espina y García-Tagle naskiĝis la 15an de aprilo 1869 en Santandero,[1] filino de Víctor Rodríguez Espina y Olivares kaj de Ascensión García Tagle y de la Vega, la sepa el dek gefratoj. Estante 13-jaraĝa, ŝi translokiĝis kun sia familio al Mazcuerras, ĉe patraflanka avino. Ŝi ekverkis tie.
La 14an de majo 1888 ŝi publikigis por la unua fojo en El Atlántico de Santander versojn uzante anagramon Ana Coe Snichp. La 12an de januaro 1893,[2] ŝi edziniĝis al Ramón de la Serna y Cueto. Tiel ŝi iĝis boparencino de fama pentristino María Gutiérrez Cueto, plej ofte konata kiel María Blanchard, kuzino de sia edzo kun kiu ŝi amikiĝis. La geedzoj translokiĝis al Valparaíso (Ĉilio). En 1894 naskiĝis ŝia unua filo, Ramón, kaj en 1896, kiu estos la ĵurnalisto Víctor de la Serna. En Ĉilio, ŝi ekkunlaboris kun ĉiliaj kaj argentinaj gazetoj. En 1898, la familio revenis al Hispanio kaj en 1900, en Mazcuerras, naskiĝis ŝia filo José kiu pereis infano; en 1903, ŝia nura filino, Josefina (edzino de la muzikisto Regino Sainz de la Maza kaj patrino de la aktorino Carmen de la Maza) kaj en 1907, ŝia lasta filo, Luis.
Ŝia verkistina sukceso starigis ĵaluzon de la edzo. En 1909 ŝi akiris laborpostenon por sia edzo en Meksiko kaj ŝi instaliĝis en Madrido kun siaj kvar filoj, pro kio la geedzoj fakte separiĝis.[3] Ŝi organizis babilrondojn siahejme en kiuj ĉeestis gravuloj de la alta burĝaro kaj intelektuloj, inter kiuj kelkaj hispanamerikaj kaj Rafael Cansinos Asséns, kiu en 1924 publikigis Literaturas del Norte, pri ŝi. Espina ankaŭ kunlaboris kun gazetoj El Correo Español de Bonaero, kaj La Libertad, La Nación, kaj El Diario Montañés.
En julio de 1934 ŝi separiĝis laŭjure disde sia edzo, kiu pereis poste en 1937. Dum la Hispana Enlanda Milito ŝi restis siahejme en Mazcuerras ĝis la venko da la frankismaj trupoj tie en 1937. Ekde tiam ŝi kunlaboris kun ABC de Sevilla kaj verkis atestajn novelojn, kiel Retaguardia, Diario de una prisionera kaj Luna roja.
En 1938 ŝi ekblindiĝis kaj en 1940 ŝi estis jam tute blinda, sed ŝi plue verkis. Kelkaj ŝiaj verkoj estis adaptiataj al teatro kaj kino. Ŝi mortis 86-jaraĝa la 19an de majo 1955 en Madrido.
Signifo
[redakti | redakti fonton]Kvankam laŭ aĝo ŝi estis proksima al la nomita Generacio de 98, pro kelkaj trajtoj (aktiveco en 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, feminismo kaj rilato al loka regionismo) ŝi estas pli proksima al la Generacio de 1927. Ŝi ricevis multajn premiojn kaj honorojn. En Madrido estas metrohaltejo Concha Espina, diversaj lernejoj portas sian nomon, kaj eĉ unu aviadilo de Iberia, kun matrikulo EC-GGS.
Ŝiaj verkoj el 1937 (dum la Hispana Enlanda Milito) kaj ekde tiam enkadriĝas en la propaganda kulturo de la venkinta frankisma tendaro. Tio helpis la ricevon de premioj kaj publikigon de tekstoj. Poste ŝi revenis al regionismo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- La eterna visita, gazetartikoloj.
- Al amor de las estrellas o Mujeres del Quijote, 1903. Novelo.[4]
- Mis flores, 1904. Poezio.
- El rabión, 1907. Rakontoj.
- Trozos de vida: Colección de cuentos, 1907. Rakontoj.
- La niña de Luzmela, 1909. Novelo. Kinigita.[1]
- La ronda de los galanes, 1910. Rakontoj.
- Despertar para morir, 1910. Novelo.
- Agua de nieve, 1911. Novelo.
- La esfinge maragata, 1914. Novelo. Premio Fastenrath de la Real Academia Española. Kinigita.[2]
- La rosa de los vientos, 1915. Novelo.
- El jayón, 1916. Novelo. Premio Espinosa y Cortina de la Real Academia Española. Poste teatro. Poste filmo: Guacho (Argentina, 1954).
- Don Quijote en Barcelona, 1917. Prelego de 19a de decembro 1916.
- Ruecas de marfil, 1917. Rakontoj.
- Simientes. Páginas iniciales, 1918.
- Naves en el mar, 1918. Novelo.
- Talín, 1918. Novelo.
- Pastorelas, 1920. 42 rakontoj.
- El metal de los muertos, 1920. Novelo.
- Dulce nombre, 1921. Novelo. Kinigita.[3]
- Cuentos, 1922. Rakontoj.
- Cumbres al sol, 1922. Novelo.
- El cáliz rojo, 1923. Novelo.
- Tierras del Aquilón (Viajes), 1924. Rakontoj. Premio Castillo de Chirel de la Real Academia Española.
- Arboladuras, 1925. Novelo.
- Cura de amor, 1925. Novelo.
- El secreto de un disfraz, 1925. Novelo.
- Altar mayor, 1926. Novelo. Premio Nacional de Literatura 1927. Kinigita.
- Aurora de España, 1927. Novelo.
- Llama de cera, 1927. Novelo.
- Las niñas desaparecidas, 1927. Novelo.
- El goce de robar, 1928. Novelo.
- Huerto de Rosas, 1929. Novelo.
- La virgen prudente, 1929. Novelo.
- Marcha nupcial, 1929. Novelo.
- El príncipe del cantar, 1930. Noveloj.
- Copa de horizontes, 1930. Novelo.
- Siete rayos de sol: (cuentos tradicionales), 1930. Rakontoj.
- El hermano Caín, 1931. Novelo.
- Singladuras. Viaje americano (Cuba, Nueva York, Nueva Inglaterra), 1932. Vojaĝlibro.
- Entre la noche y el mar, 1933. Poezio.
- Candelabro, 1933. Noveloj.
- La flor de ayer, 1934. Novelo.
- The Woman and the Sea, 1934. Novelo.
- Vidas rotas, 1935. Novelo. Kinigita.[4]
- Nadie quiere a nadie, 1936. Novelo.
- Retaguardia. (Imágenes de vivos y muertos), 1937. Novelo.
- Casilda de Toledo. Vida de santa Casilda, 1938. Biografio.
- El desierto rubio, 1938. Novelo.
- Esclavitud y libertad, Diario de una prisionera, 1938. Novelo.
- La carpeta gris, 1938. Novelo.
- Las alas invencibles. Novela de amores, de aviación y de libertad, 1938. Novelo.
- Reconquista, 1938. Novelo.
- Cazadoras de sueños, 1939. Noveloj.
- Luna roja: Novelas de la revolución, 1939. Novelo.
- El hombre y el mastín, 1940. Novelo.
- Princesas del martirio, 1940. Novelo.
- La tiniebla encendida, 1940. Teatro.
- El fraile menor: (cuentos). , 1942. Rakontoj.
- Moneda blanca. La otra, 1942. Teatro.
- La segunda mies: versos, 1943. Poezio.
- Obras completas de Concha Espina, 1944. Prologo de ŝia filo Víctor de la Serna.
- Victoria en América, 1944. Novelo.
- El más fuerte, 1945. Novelo.
- Alma silvestre, 1946. Novelo.
- Un valle en el mar, 1949.
- De Antonio Machado a su grande y secreto amor, 1950.
- Una novela de amor, 1953. Novelo.
- Aurora de España, 1955. Novelo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Concha Espina en la Real Academia de la Historia». Arkivita el originalo la 20an de decembro 2017. Konsultita la 31an de decembro 2017.
- ↑ «Concha Espina en Escritoras.com». Arkivita el originalo la 26an de decembro 2017. Konsultita la 31an de decembro 2017.
- ↑ Concha Espina, el refugio de la escritura en eldiario.es 12/11/2016
- ↑ «Las mujeres del Quijote, de Concha Espina». Arkivita el originalo la 24an de septembro 2005. Konsultita la 26an de decembro 2005.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Literaturas del norte (La obra de Concha Espina), 1924. Rafael Cansinos Assens.
- Concha Espina. De su vida. De su obra literaria a través de la crítica universal, 1928. Autobiografía.
- Espina, Concha. Mujeres del Quijote. Notes and vocabulary, 1931. Wilhelmina Marie Becker. With a critical introduction by Federico de Onís.
- Vida de mi madre, Concha Espina, 1957. Josefina de la Maza.
- Primer centenario de Concha Espina (1869-1969), 1970. Diputación Provincial de Santander.
- Concha Espina. Edición antológica, 1970. Gerardo Diego.
- Concha Espina, Madrid, E.P.E.S.A. [Ediciones y Publicaciones Españolas, S.A.], [D.L.1974]; de Alicia Canales; prólogo de José Gerardo Manrique de Lara; epílogo de Víctor de la Serna.
- Vida y obra de Concha Espina, 1976. Gerard Lavergne.
- Concha Espina y la Guerra de España. 1984. Fundación Balmes.
- Poetisas españolas. Antología general, tomo II: De 1901 a 1939. Luzmaría Jiménez Faro. Torremozas. Madrid, 1996, pp. 47–57.
- Visión y ceguera de Concha Espina: su obra comprometida, 1998. Elizabeth Rojas Auda.
- Iker González-Allende Las novias de Concha Espina: Amor durante la Guerra Civil Española. en Revista de Estudios Hispánicos, vol 45, nº 3, 2011, pp. 527–49
- Concha Espina. Poesía reunida. Madrid, Torremozas, 2019. ISBN 978-84-7839-779-2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Concha Espina, en la Projekto Gutenberg
- Intervjuo de Francisco Lucientes kun Concha Espina, 15a de novembro 1931 El Sol.
- ESPINA, Concha: Dulce nombre (1921).
- Teksto, en la retejo de la Projekto Gutenberg.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Concha Espina en la hispana Vikipedio.