Conrad Moench
Conrad Moench | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1744 en Kaselo |
Morto | 6-an de januaro 1805 (60-jaraĝa) en Marburg |
Lingvoj | latina • germana |
Ŝtataneco | Hesio-Kaselo |
Alma mater | Universitato de Marburg |
Okupo | |
Okupo | botanikisto apotekisto universitata instruisto kemiisto filikisto briofitologo natursciencisto |
Conrad MOENCH (aŭ Konrad Mönch) (Kassel, 15-a de Aŭgusto 1744 - Marburgo, 6-a de Januaro 1805), estis germana botanikisto, farmaciisto kaj kemiisto, profesoro pri botaniko en la Universitato de Marburgo el 1786 ĝis sia morto.
Li verkis Methodus Plantas horti botanici et agri Marburgensis en 1794, kie li priskribas la plantojn kiuj troviĝas en la kampoj kaj ĝardenoj de Marburgo.
Frukariere, li uzis ankoraŭ la tiam novan sistemon de Lineo, kiel por ekzemplo en la verko publikigita en 1777 Enumeratio plantarum indigenarum Hassiae. Sed poste, en sia lasta granda verko Methodus de 1794 li aligis la kontribuojn de Johann Gottlieb Gleditsch, kiu estis disvolviginta sistemon laŭ la klasigo de la stamenoj. En la titolo de la libro klarigis "un describendi situ staminum" (tradukebla al: laŭ la pozicio de la stamenoj). Tiel Moench estis unu el la unuaj opoziciantoj de la seksa sistemo de Linneo por plantoj. Poste tamen la sistemo de Linneo hegemoniis.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Supplementum Ad Methodum A Staminum Situ Describendi. Marburgo 1802
- Arzneymittellehre der einfachen und zusammengesetzten gebräuchlichen Mittel. Marburgo 1800
- Einleitung zur Pflanzen-Kunde. Marburg 1798 en línea, escritura gótica
- Methodus plantas horti botanici et agri Marburgensis. Marburgo 1794
- Systematische Lehre von denen gebräuchlichsten einfachen und zusammengesezten Arzney-Mitteln. Marburgo 1792-95 en línea
- Systematische Lehre von dem einfachen und gebräuchlichsten zusammengesetzen Arzney-Mitteln. Marburgo, 1789
- Verzeichniß ausländischer Bäume und Stauden des Lustschlosses Weissenstein bey Cassel. Fleischer, Frankfurt, Leipzig 1785
- Bemerkungen über einige einfache und zusammengesetzte Arzneymittel. Fleischer, Frankfurt 1781
- Enumeratio plantarum indigenarum Hassiae praesertim inferioris. Kassel, pp. [24] 268 + 6 pl. 1777