Saltu al enhavo

Conversación en La Catedral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conversación en La Catedral
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mario Vargas Llosa
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1969
Loko Limo
Eldonejo Seix Barral
Ĝenro dictator novel • socia romano
Loko de rakonto Limo
vdr

Conversación en La Catedral (Konversado en La Catedral) estas romano de la perua verkisto Mario Vargas Llosa, kiu estis publikigita en 1969​.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romanov estas kruda portreto de la morala korupto kaj de la politika subpremado kiun suferas Peruo sub la diktaturo de la generalo Manuel A. Odría. La protagonisto, Santiago Zavala aŭ Zavalita, estas junulo de riĉa familio, kiu studas en la Universitato de Sankta Marko, tiam unu de la kernoj de la studenta opozicio kiu frontis la diktaturon. Lia patro, don Fermín Zavala, alinome Bola de Oro (Orbulo), estas prospera entreprenisto kiu negocas ege enspezige profite de la registara koruptado. Zavalita rilatas al studentoj komunistaj kaj tial li estas portita al policejo, kio rezultas en skandalo de la familio; poste li labiras kiel ĵurnalisto kaj aliĝas al la bohemieca vivo de siaj kolegoj. Li eĉ geedziĝas. Ĉio tio havigas al la romano iom da membiografia enhavo.

Sed maltrankviligas lin peza sekreto pri la samseksemo de lia patro, kiu eltenas seksajn renkontojn kun sia ŝoforo, la nigrulo Ambrosio. Hortensia (La Musa), estas friponino dekadenca kiu ekkonas tion kaj ĉantaĝas Fermín. Ambrosio tiam mortigas Hortensia, kortuŝita pro la situacio de sia ĉefo, kvankam restas la mistero ĉu li faris tion proprakonte aŭ pro ordono de Fermín. Santiago suspekas, sed klopodas por kredi, ke lia patro ne estas murdisto, torturo kiu revivis pro renkonto, jarojn poste, kun Ambrosio en la municipa hundarejo, kaj kun kiu dialogas en la trinkejo La Catedral, kio estis la komenco de la romano kaj kio titoligas ĝin.

La rakonta rimedo uzi neakcepteblan seksan kondutoj kiel akso de la intrigo aperas ankaŭ en La Fiesta del Chivo, kie la sekreto de la domiga diktatoro estas lia subita seksa impotenteco kiam li baraktas por perforti infaninon Urania.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La apero de Conversación en La Catedral plifirmigis la disvolvigon de la hispanamerika romanaro, markante la superadon de la rakonta regionismo, tiam moda en Latinameriko, kaj de la socia romanoo, ankoraŭ hegemonia inter hispanaj verkistoj. Krome, ĝi pavimis la vojon al la eldonindustrio iberia al multaj latinamerikaj verkistoj, startigante la movadon nomitan latinamerika bumo. Dum malmultaj jaroj, verkistoj kiel Gabriel García Márquez, Julio Cortázar, José Donoso, Carlos Fuentes kaj Guillermo Cabrera Infante iĝis konataj en la tuta mondo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]