Saltu al enhavo

Coppermine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coppermine
riverofluanta akvejo
Bazaj informoj
Longeco 840 km
Fluo
Fonto Lac de Gras
Enfluejo Arkta Oceano
Geografio
Landoj Kanado (Nordameriko)
Regionoj Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto
Alfluantoj Kendall River kaj Fairy Lake River
Map
vdr

Coppermine (jen angle, prononco laŭ sistemo IFA kˈɑːpɚmɑɪn, signifo "kuprominejo") estas rivero de Kanado, en la nordo de Nordameriko. Ĝi apartenas al la Nordokcidentaj Teritorioj. La rivero longas 840 kilometrojn: ĝi fontas en la eta lago Lac de Gras proksime de la pli vasta Granda Slavea Lago. De la elfluo la rivero vojiras plimalpli norden kaj fine enfluas la Arktan Oceanon.