Saltu al enhavo

Cornérlio Querino de Oliveira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Cornérlio Querino de Oliveira
Persona informo
vdr

Cornérlio Querino de Oliveira (naskiĝis la 25-an de marto 1869, mortis la 19-an de marto 1938), muzikisto, estis unu el la pioniroj de Esperanto en Brazilo.

Li naskiĝis en urbo Areias, Federaciŝtato São Paulo. De sia infaneco li montris inklinon al la muziko. Lia unua koncerto, kiel pianisto, okazis, kiam li ankoraŭ estis dekjara. En la jaro 1889 li finis sian kurson ĉe la Muzika Instituto de Rio-de-Janeiro kaj ricevis, kiel premion, medalon de Clube Beethoven. En tiu instituto li okupis la oficon de akompanisto dum pli ol 30 jaroj kaj ĝuadis sian emeritecon, kiam la morto forprenis lian vivon.

Li esperantiĝis dum la jaro 1906 kaj estis unu el la fondintoj de Brazila Ligo Esperantista. Li estis kasisto de Brazila Klubo Esperanto kaj la delegitecon de U.E.A. en Rio-de-Janeiro kaj apartenis al la Organiza Komitato de la Unua Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en la jaro 1912. Li partoprenis la 6-an Universalan Kongreson de Esperanto, en Washington, kie oni kantis unu el liaj ĉefaj komponaĵoj — “Mia lando havas palmojn”, kies teksto estis tradukita el la fama poezio de Gonçalves Dias. Li estis la organizinto de la muzika parto dum la brazilaj kongresoj de Esperantoj okazintaj en Riode-Janeiro kaj ankaŭ en tiuj efektiviĝintaj en aliaj brazilaj urboj oni kantis liajn muzikaĵojn.

Elektitaj Muzikverkoj[redakti | redakti fonton]

Jen la nomoj de kelkaj liaj muzikverkaĵoj kun teksto en Esperanto:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]