Cosimo Bartoli
Cosimo Bartoli (1503-1572) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Itala humanisto, filologo, matematikisto kaj diplomato.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-a de decembro 1503 en Florenco, Italio | ||||
Morto | 25-a de oktobro 1572 en Florenco, Italio | ||||
Lingvoj | itala • latina vd | ||||
Loĝloko | Florenco vd | ||||
Alma mater | Accademia degli Umidi en Florenco | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto humanisto verkisto tradukisto filologo diplomato matematikisto pastro ![]() | ||||
Laborkampo | Arkitekturo, konstrua inĝenierarto, geodezio, filologio, literaturo, historiografio, translations from Latin (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Aktiva en | Florenco • Romo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cosimo Bartoli (1503-1572) estis itala humanisto, filologo, matematikisto, tradukisto, diplomato, samtempulo kaj amiko de la arkitekto Giorgio Vasari[1][2] kaj helpis lin pretigi lian publikaĵon "Le Vite de' più eccellenti pittori, scultori, e architettori" (1568). Apud sia multefaka beletra aktiveco li sin dediĉis al vasta gamo da lernobjektoj, tiaj kiaj termezurado, geometrio, beletro kaj historiografio. Li estas rememorigita pro tradukado kaj disvastigado de la traktadoj el Leone Battista Alberti "De statua" publikigita en 1462 kaj "De architectura" represaĵo de Vitruvio kiu manuskriptis ĝin en la jaro 15 a.K.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Cosimo Bartoli estis filo de Matteo Bartoli, lernanto de Francesco Verini kaj havis eklektikan kulturon, li estis studemulo kaj tradukisto de Boecio, Alberti kaj Marsilio Fiĉino. Interalie li prizorgis la postmortan publikaĵon pri la "Historio de Eŭropo" farita de Pierfrancesco Giambullari (1495-1555) (kies kopion li sendis al Mikelanĝelo), krom alia verko de Carlo Lenzoni titolita In difesa della lingua Fiorentina, e di Dante 1556.
Li ankaŭ sin dediĉis al la studoj pri Dante, aplikata matematiko, fajnartoj, muziko kaj arkitekturo. Bartoli ankaŭ estis longatempa amiko de Mikelanĝelo al kiu la unua dediĉis verkon.[3] Li ĉiam laboris serve de la Mediĉoj, inter Romo, Florenco kaj Venecio. Intertempe li plenumis iom da ekleziaj taskoj kaj ĝuis kelkajn bonfarojn. Bartoli estis fondinto kaj membro de la "Akademio de la Humiduloj" fondita en Florenco, en la 1-a de novembro 1540.
Bartoli cirkulis en la diplomataj rondoj, inklude kiel sekretario de la kardinalo Giovanni de' Medici (1544-1562) kaj kiel diplomata agento por la Duko Kozimo la 1-a. En sia verko "Ragionamenti accademici" li priskribas kelkajn komponistojn kaj instrumentistojn. Li mencias ekzemple Johannes Ockeghem-on kaj Josquin des Prez-on kiel egalajn al Donatello kaj Mikelanĝelo en iliaj respektivaj artoj, kaj asertis ke Ockeghem kaj Donatello estis antaŭuloj de Josquin kaj Mikelanĝelo.
En sia libro li ankaŭ kritikis la arkitekturon kaj la pentradon, ĉefe fokusante en la artoj de sia naskiĝa Florenco. Kiel studemulo de la idiomo vulgara florenco, li volis pruvis ke ĝi ankaŭ estis taŭga por elesprimi sciencajn enhavaĵojn kaj ne nur beletraĵojn. Per la enkonduko de novaj ortografiaj reguloj li provis alproksimigi la skribitan lingvon de la parolata, kaj aparte rilate al la florenca prononco.
Li estis la unua kiu uzis la ortofonan skribadon por faciligi la elparolon kaj kreis sistemon (kiu tamen ne estis sekvata) kiu distingis pere de pluraj tipografiaj signoj la malfermajn kaj fermajn sonojn de la vokaloj kaj la diversajn intonaciojn pere de vasta uzo de akcentoj kaj uzante kiel ekzemplo eldonon de komento kaj traduko de Marsilio Fiĉino sur la verko "Convito di Platone".
Verkaro
[redakti | redakti fonton]
- Del modo di misurare le distantie, le superficie, i corpi, ecc., 1564
- Ragionamenti accademici sopra alcuni luoghi difficili di Dante, 1567
- Discorsi historici universali, 1569
- L'architettura ("De re edificatoria") di Leonbattista Alberti, Florenco, 1550. Tiu verko estis reeldonita en la 21-a de aprilo 1565 kun dediĉo-paĝo de Bartoli al Kozimo la 1-a de Mediĉo.[4]
- L'architettura tradotta in lingua fiorentina da Cosimo Bartoli, Venecio, Francesco Franceschi, 1550
- Del modo di misurare le distantie, le superficie, i corpi, le piante, le provincie, le prospettive & tutte le altre cose terrene, che possono occorrere a gli huomini. Secondo le vere regole d'Euclide & de gli altri più lodati scrittori. Francesco de' Franceschi Senese, Venecio 1564
- Ragionamenti Accademici di Cosimo Bartoli Gentil'huomo et Accademico Fiorentino, sopra alcuni luoghi difficili di Dante. Con alcune Inventioni & significati, & la Tavola di piu cose notabili. Francesco de' Franceschi Senese, Venecio 1567
- Opuscoli Morali di Leon Batista Alberti, gentil'huomo fiorentino. Francesco de' Franceschi Senese, Venecio 1568
- Lo letture di M. Cosimo Bartoli sopra la "Commedia" di Dante, 1907
- In difesa della lingua fiorentina, Florenco, 1556
- Sopra l'Amore, ovver Convito di Platone, Marsilio Ficino, 1544
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dizionario Enciclopedico Treccani
- The Politicized Muse: Music for Medici Festivals, 1512-1537
- On the Art of Building in Ten Books
- Cosimo I De' Medici and His Self-Representation in Florentine Art and Culture
- The Built Surface: v. 1: Architecture and the Visual Arts from Antiquity to ...
- Cosimo I De' Medici and His Self-Representation in Florentine Art and Culture
- A Companion to Boethius in the Middle Ages
- Cosimo Bartoli (1503-1572): The Career of a Florentine Polymath