Saltu al enhavo

Cosmi Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cosmi Corporation
Cosmi Corporation
negoco • videoluda eldonejo • videolud-evoluiga firmao vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Fondita en 1982
Lando Usono
Agokampo programaro
Malfondita en 2020
TTT Oficiala retejo
vdr

Cosmi Corporation (COSMI) estis usona komputila programara firmao bazita en Carson, Kalifornio. Ĝi vendis malmultekostan programaron rekte al konsumantoj en grandaj podetalaj vendejoj, komputilaj butikoj, kaj eĉ apotekoj kaj ĝeneralaj vendejoj. Ĝi havis du ĉefajn eldonmarkojn : Celery Software kaj Swift Software/Swift Jewel.[1]

Cosmi publikigis programarojn kaj videoludojn interalie por 8-bitaj Atari-komputiloj[2], Atari ST, VIC-20, Commodore 64[3], Commodore 128 kaj Amiga, Apple II kaj IBM[3].

Cosmi Corporation estis fondita en 1982 fare de George Johnson. Ĝia komerca modelo estis vertikala integriĝo, rapide pivotante al tendencaj aŭ popularaj produktaj niĉoj, ĉiam kun malaltaj prezoj. [4] Ĝi publikigis kaj distribuis programaron por multaj modeloj de personaj komputilaj.

En 2012, Cosmi akiris ValuSoft el la malaktiviĝinta videoluda eldonisto THQ por nekonata sumo.[5]. La kompanio estis renomita al ValuSoft Cosmi. En 2018, ValuSoft Cosmi estis renomita Play Hard Games.[6] En 2020, Play Hard Games estis akirita, kaj poste dissolvita, fare de Ziggurat Interactive. Ekde 2024, iuj el ĝiaj ludoj ankoraŭ estas venditaj sub la varmarko ValuSoft Cosmi.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]