Cristina Peri Rossi
Cristina Peri Rossi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Cristina Peri Rossi | ||||
Naskiĝo | 12-an de novembro 1941 (83-jaraĝa) en Montevideo | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio (1975–) Urugvajo vd | ||||
Alma mater | Instituto de Profesores Artigas (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto verkisto ĵurnalisto romanisto poeto tradukisto aktivulo vd | ||||
Laborkampo | Poezio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Evohé vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cristina PERI ROSSI (Montevideo, 12an de novembro 1941) estas urugvaja verkisto, instruisto de literaturo, tradukisto kaj ĵurnalisto. Ŝi ekziliĝis en Hispanio post la milita diktaturo kiu okazis kun la puĉo de 1972 en Urugvajo kaj nun havas duoblan ŝtatanecon urugvaja/hispana.
Peri Rossi gajnis la Premion Miguel de Cervantes en 2021, la plej prestiĝan literaturan premion en la hispanlingva mondo.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rossi naskiĝis en Montevideo, urbo kie ŝi vivis ĝis 1972, kiam la militistoj prenis la povon kaj la registaron de Urugvajo. Post sia forpelo el la Universitato de la Respubliko, kie ŝi instruis komparan literaturon, kaj post kiam multaj el ŝiaj verkoj estis detruitaj kaj malpermesitaj de la urugvaja diktatoreca reĝimo, Rossi establis sin en Barcelono kaj, de tie, ŝi skribis malmolajn artikolojn kontraŭ la diktaturo de sia lando. Tamen, ŝiaj polemikaj akuzoj kaj ŝia maldekstrema sinteno kaŭzis al ŝi malamikojn kiuj apogis la fankisman reĝimon, kaj en 1974 ŝi ekziliĝis en Parizo, kie ŝi restis ĝis la fino de la diktaturo en Hispanio.
Post sia reveno en Barcelono, ŝi akiris la hispanan ŝtatanecon kaj komencis skribi eseojn kaj artikolojn favorajn al la homaj rajtoj kaj en defendo de la feminismo kaj la respekto al la samseksemo. Multaj el ŝiaj artikoloj aperis en hispanaj kaj alinaciaj ĵurnaloj, inter ili: El País, La Vanguardia, El Mundo, El Periódico de Barcelona, kaj tiel plu.
Kiel verkistino, Rossi esploris multajn genrojn (poezio, eseo, rakonto, romano) kaj ŝiaj verkoj estis tradukitaj al dek kvar malsamaj lingvoj.
En la jaro 2021 Cristina Peri Rossi ricevis la Premion Miguel de Cervantes pro sia "konstanta ekzercado de esplorado kaj de kritiko, sen eskapi la valoron de la vorto kiel esprimo de kompromiso en ŝlosilaj temoj de la nuntempa konversacio kiel la kondiĉo de la virino kaj la sekseco".
Iuj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Viviendo (1963)
- Los museos abandonados (1968)
- El libro de mis primos (1969)
- Indicios pánicos (1970)
- Evohé (1971)
- Descripción d'un naufragio
- Diáspora (1976)
- La tarde del dinosaurio (1976)
- Lingüística general (1979)
- La rebelión de los niños (1980)
- El museo de los esfuerzos inútiles (1983)
- La nave de los locos (1984)
- Una pasión prohibida (1986)
- Europa después de la lluvia (1987)
- Solitario de amor (1988)
- Cosmoagonías (1988)
- Fantasías eróticas (1990
- Acerca de la escritura (1991).
- Babel bárbara (1991),
- La última noche de Dostoievski (1992)
- La ciudad de Luzbel y otros relatos (1992)
- Otra vez Eros (1994)
- Aquella noche (1996)
- Inmovilidad de los barcos (1997)
- Desastres íntimos (1997)
- Poemas de amor y desamor (1998)
- Las musas inquietantes (1999)
- El amor es una droga dura (1999)
- Estado de exilio (2003)
- Por fin solos (2004)
- Estrategias del deseo (2004)
- Todo lo que no te pude decir. (2017)