Cronus y la señora con rabo
Cronus y la señora con rabo | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Cronus y la señora con rabo (Cronus kaj la vostulino) estas unu el la malfruaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1975, kiam la aŭtoro estis jam 73-jaraĝa.[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La enhavo de la verko estas diskursaro pri temoj jam traktitaj de Sender kiel jenaj:
- La Atlantido.
- La teorio de Erich von Daniken.
- La arketipo de ĉiuj religioj.
- Kaj nova temo: lia teorio pri tio vegetativa aŭ neracia enradikita sur la hinduisma kredaro pri la vertebraro.
Tiu lasta ideara elemento estas tialo por havigi voston al Susan, kiu tial iĝas ĉefrolulo; en ŝia vosto kuŝas ŝia supereco, nome la alloga neracio. Susan pro sia atavisma sadismo intervenas en la krudela murdo de sia edzo. Preskaŭ la tuto de la verko estas okupita per la babilado inter Susan kaj Cronus dum flugo el Ĉikago al Recife en kiu ŝi estas stevardino kaj li estas kuracisto kiu iras al kongreso. Finfine Cromus ekkonas la murdon de la edzo de la milionula stevardino; Cronus fuĝas kaj ne ĉeestas en la celita kongreso.
Analizo
[redakti | redakti fonton]La romano fakte sekvas malfortan intrigon kaj utilas ĉefe kiel hejmo de la diskursaro de la aŭtoro mem.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ramón J. Sender, Cronus y la señora con rabo, Madrid, Akal, 1974; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 31.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verkoj de Ramón J. Sender en Instituto de Estudios Altoaragoneses