Csáfordjánosfa
Aspekto
Csáfordjánosfa [ĉafordjanoŝfa] estas malgranda unuigita vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodo: 9375
- Telefonkodo: 99
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 240
Situo
[redakti | redakti fonton]Csáfordjánosfa estas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, estas nur rojo Répce. Flankovoje Sárvár, Répcelak kaj Bük estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue romianoj loĝis tie. La unuaj mencioj okazis pri Csáford en 1382 en formo „Chapford”, pri Jánosfa en 1414. En 1939 memstaraj vilaĝoj Répcejánosfa (pli frue nur Jánosfa)kaj Répcecsáford (pli frue nur Csáford) unuiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.
En Csáfordjánosfa migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas romkatolika preĝejo omaĝe al Emeriko de Hungario kaj fraksenoaleo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Jánosfa naskiĝis teologo Izidor Guzmics.