Csaba Báthori
Csaba Báthori | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Daniel Muth |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1956 (67-jaraĝa) en Mohács |
Lingvoj | hungara • germana • franca • latina |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (1977–1981) Universitato de Pécs (1975–1976) Piarista Gimnazio de Budapeŝto (1971–1975) Johano-Keplero-Universitato Linz |
Familio | |
Edz(in)o | Zsófia Balla |
Okupo | |
Okupo | poeto tradukisto poeto-juristo eseisto |
Csaba Báthori [ĉaba bAtori], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Báthori Csaba estas hungara-aŭstra juristo, poeto, tradukisto. Lia pseŭdonimo estis Daniel Muth.
Csaba Báthori[1] naskiĝis la 26-an de decembro 1956 en Mohács.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Báthori maturiĝis en piarista gimnazio en Budapeŝto en 1975, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981. Jam dum la studentaj jaroj liaj poemoj kaj kritikoj aperis en revuoj. Post la diplomo li disidis al Aŭstrio, kie li verkis kaj tradukis ankaŭ al hungariaj revuoj. En 1987 li akiris plian juran diplomon en de:Universität Linz, poste ĝis 1996 li estis juristo en Vieno. En 1996 li hejmenvenis kaj estis liberprofesiulo en Budapeŝto. Li ricevis kelkajn nehungarajn stipendiojn inter 1998-2006, hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1995-2021.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Holtverseny (poemoj, 1992)
- Világnak világa (elektitaj tradukaĵoj, 1992)
- Attila József: Ein wilder Apfelbaum will ich werden (tradukaĵo, 2005)
- Boldog ólom (poemoj, 2006)
- Haluc Áron dolgozatai (noveloj, 2007)
- Rainer Maria Rilke: Levelek egy ifjú költőhöz (tradukaĵo, 2014)
- Minden repül. Válogatott és új versek, 1986–2016 (elektitaj kaj novaj poemoj, 2016)
- A hosszú táv (poemoj, 2020)
- Ő is vagyok, én is vagyok (eseoj, 2021)
- Rainer Maria Rilke: Tér és csillagok (tradukaĵo, 2023)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM38095 hungarlingva datenaro de muzeo