Csaba Réti
Csaba Réti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Réti Csaba |
Naskiĝo | la 11-an de novembro 1936 en ![]() |
Morto | la 2-an de aprilo 2009 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | Attila Réti (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Csaba RÉTI [ĉaba rEti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Réti Csaba estis hungara operkantisto, (tenoro).
Csaba Réti [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1936 en Mezőberény, li mortis la 4-an de aprilo 2009 en Deszk.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Réti aliĝis al koruso de Nacia Teatro (Szeged) jam en 1953. Li faris abiturienton en muzika mezlernejo en Szeged en 1960. Post 3 jaroj li estis nomumita privata kantisto de la menciita teatro. En 1965 li atingis la trian lokon en kantista konkurso en Budapeŝto. En la teatra jaro de 1971 li apartenis al Nacia Teatro (Pécs), poste li revenis al Szeged. Lastfoje li kantadis en 1999. Resume li estis operkantisto 43 jarojn, sed en tiu periodo li kantadis ankaŭ oratoriojn. Li ricevis premiojn inter 1974-2006, krome li havis la titolon "eterna membro de Teatro Szeged". Lia filo same estis operkantisto.
El lia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte - Tamino
- Giuseppe Verdi:
- Gaetano Donizetti: Don Pasquale – Ernesto
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly - Pinkerton
- Tosca - Cavaradossi
- Manon Lescaut - Des Grieux
- Gaetano Donizetti: L'elisir d'amore – Nemorino
- Georges Bizet: Carmen - Don José
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2009-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto