Csaba Tasnádi
Csaba Tasnádi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tasnádi Csaba |
Naskiĝo | la 8-an de junio 1960 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1990–1993) Universitato Eötvös Loránd (1984–1987) Universitato Eötvös Loránd - juro (1979–1984) Berzsenyi Dániel Secondary School (en) (1974–1978) |
Familio | |
Frat(in)o | István Tasnádi (en) |
Infano | Bence Tasnádi (en) |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro |
Csaba Tasnádi [ĉaba taŝnAdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tasnádi Csaba estas hungara reĝisoro, teatrestro, juristo.
Csaba Tasnádi [1] naskiĝis la 8-an de junio 1960 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Tasnádi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1984, post 3 jaroj ankaŭ diplomon pri estetiko en la sama universitato. Jam ekde la unua diplomo li laboris kiel juristo, sed en 1987 li iĝis teatra reĝisoro sen statuso. Li akiris reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1993, lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Post la reĝisora diplomo li aliĝis al trupo de Operetoteatro (Budapeŝto). Inter 1997 kaj 1999 li estis teatrestro de subĉiela teatro en Szentendre, poste ĝis 2015 li estis reĝisoro kaj teatrestro de Teatro de Nyíregyháza. En 1999 li akiris sciencan gradon DLA en la menciita altlernejo. Li ricevis 4 premiojn en 2008.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Molnár: "Filoj de la Paŭlo-strato" (teatra versio, 1992, 2001, 2009)
- William Shakespeare:
- Multa bruo pri nenio (1997-1998)
- Somermeznokta sonĝo (2001)
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (2007, 2010)
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte (2011)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine