Cunter
Cunter | |
---|---|
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albulo |
Komunumaro | Surses |
Koordinatoj | 46° 36′ 25″ N 9° 35′ 31″ O / 46.60694 °N, 9.59194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 25″ N 9° 35′ 31″ O / 46.60694 °N, 9.59194 °O (mapo) |
Areo | 6,12 km² |
Alteco | 1,182 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7 |
Komunumkodo | 3532 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Cunter (malnova germanlingvanomo 1943 estis Conters) estas komunumo de la komunumaro Surses kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 236 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cunter situas en la suba parto de la Valo de Surses ĉe la orienta bordo de la rivero Julio sur la restaĵo de montfalo de la intermalvarmepoko. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Cunter ankaŭ la vilaĝeto Burvagn, kaj la printempovilaĝetoj Muntschect kaj Promastgel.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Cunter limas en nordo al eksklavo Vscha Riom-Parsonz de la komunumo Riom-Parsonz, en nordoriento al Tiefencastel, en sudoriento kaj sudo al Savognin, en sudokcidento al Riom-Parsonz, kaj en nordokcidento al Salouf.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Cunter pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj la Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Tiefencastel al Bivio kaj pluen tra la Juliopasejo al Sankt-Maŭrico.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa lingvo de Cunter estas la romanĉa. Okaze de la lasta popolnombrado de la jaro 2000 en Cunter parolis 51,01% la romanĉan, 36,36% la germanan kaj 5,56% la italan. Kvankam la nombro de parolantoj de la romanĉa lingvo dum la lastaj jardekoj en Cunter restis plimalpli sama, ĝia elcentaĵo kompare al la tuta loĝantaro de la komunumo malkreskis, ĉe pro almigro de germanlingvanoj - en la jaro 1980 la parto de la romanĉlingvanoj estis ankoraŭ 74,47%.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Cunter datiĝas el la jaro 1370 kiel Contra. Estis trovitaj en Cunter restaĵoj de bronzepoka setlejo el la 12-a jarcento antaŭ Kristo. Ĝis 1850 Cunter estis membro de la Supera Tribunalo Oberhalbstein en la Diodoma Federacio. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝo pri Cunter en la retejo de la turisma regiono Savognin
- Cunter en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cunter – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)