Saltu al enhavo

Curt Kessler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Curt KESSLER [Kurt Kesler), (naskiĝis la 29-an de novembro 1900, mortis la 14-an de marto 1972) estis germana esperantisto. Kessler agadis kiel dresdena esperantista aktivulo en la tempo de la malpermeso de Esperanto-organizaĵoj en GDR (1949–1961).

Kessler laboris kiel tramisto.

Esperantista agado

[redakti | redakti fonton]

Post 1945 li kolektis Esperanto-geamikojn por novkomenci la agadon post la jaroj de malpermeso (1936–1945). Sur la ruino de la lasta Esperanto-hejmo en Dresdeno li starigis Esperanto-flagon kaj afišon kun informoj pri aktualaj adresoj.

En 1946 li instruis Esperanton en la Popola Altlernejo Dresden-Klotzsche. En la sama jaro la Loka Grupo Dresdeno havis en sep urbdistriktaj grupoj 120 membrojn. En 1949 Kessler varbcele prelegis en Klotzsche.

Ĝis la 24-a de januaro en 1949 la grupo en Dresdeno estis devige malorganizita. Poste aktivuloj renkontiĝis en loĝejoj kaj restoracioj, sed bezonis permesilon de la polico, kiun Kessler prizorgis.

Ekde septembro 1956 Kessler eldonis informilon kun novaĵoj, kiun li multobligis per "Tausendfachstempel" (multobliga stampilo) kaj dissendis al multaj adresoj. Li entute produktis 22 eldonojn ĝis 1965.Inter alie li en februaro 1958 konstatis progreson, sed postulis pliajn rajtojn, speciale la permeson de Esperanto-organizaĵoj en GDR por eldoni lernolibrojn, vortarojn kaj informilon.[1][2]

Li produktis ankaŭ poštkartojn kaj legaĵojn kaj multobligis ilin per sia stampilo.

Inter 1958 kaj 1963 li eldonis 9 Dresdenajn Kajeretojn kaj krome serion da legaĵoj por esperanta instruado.

Kessler akceptis en Dresdeno multajn en- kaj erksterlandajn esperantistajn gastojn.

  • Dresdenaj Kajeretoj 1.Rakontoj kaj Noveletoj (C. Kessler kaj A.Kofman) 1958.
  • Dresdenaj Kajeretoj 2 Elementarwörterbuch Eo-Deutsch 1958.
  • Dresdenaj Kajeretoj 3 Spritaĵoj, Humoraĵoj, Enigmoj 1958.
  • Dresdenaj Kajeretoj 4 Hadumoth 1959.
  • Dresdenaj Kajeretoj 5.
  • Dresdenaj Kajeretoj 6 Kiel Stelaro estas Farita 1960.
  • Dresdenaj Kajeretoj 7 Timo 1963
  • Dresdenaj Kajeretoj 8.
  • Dresdenaj Kajeretoj 9 Gravaj Argumentoj por Esperanto 1963.
  • Deutsche Redensarten und Redewendungen in Esperanto. In: der esperantist 5/1969 (Folge I) bis der esperantist 8/1972 (Folge XIV).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Klaus Urban: Curt Kessler – Kämpfer für Esperanto. In: AGG-Rundbrief 15 (2/2004, Arbeitsgruppe GDREA-Geschichte (Hrsg.), Berlin, S. 19.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Curt Kessler: Schreiben 2452-12 vom 23.2.1958 (BArch NY 4604/ vorl. 1629).
  2. Klaus Urban: Curt Kessler – Kämpfer für Esperanto. In: AGG-Rundbrief 15 (2/2004, Arbeitsgruppe GDREA-Geschichte (Hrsg.), Berlin, S. 19.