Cyriacus Lindemann
Cyriacus LINDEMANN (naskiĝinta ĉ. 1516 en Gotao, mortinta la 12-an de marto 1568 samloke) estis germana pedagogo dum la tempo de Reformacio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de tajloro li la patron perdis en la aĝo de kvar jaroj; tuj poste la patrino edzigis la gotaan urbestron. Lindemann frekventis la gotaan latinan lernejon kiun malfermis en 1524 Friedrich Myconius kaj kie oni ofertis profundan humanisman edukadon. En junio 1533 li ekstudentis ĉe la universitato de Wittenberg sed, laŭ rekomende de Filipo Melanktono, instruistis Gotae inter pasko 1535 kaj aŭtuno 1536. Poste li reiris al Wittenberg por kontinuigi la studojn. Inter 1539 kaj 1543 li instruistis en Freiberg. Post magistriĝo en septembro 1543 li ekdeĵoris ĉe la ĵus fondita Landa lernejo de Pforta. Ĝin li provizore estris ĝis la alveno de Johannes Gigas en majo 1544. Pro foriro de Gigas jam en 1545 la universitato de Lepsiko i.a. post perado de Joachim Carmerarius la Maljuna igis lin lernejestro de Pforta. Dum lia regado la du landaj elitaj lernejoj en Meißen kaj Pforta estis submetitaj al inspektado fare de la lepsikaj universitatanoj. Enkondukis oni tiam lernejan regularon Forma disciplinae kiu multajn jarojn validis kaj estiĝis mem modelo por multaj aliaj lernejordigiloj.
Sed eĉ dum la lernejestrado de Lindemann ne solviĝis jam malposte komenciĝintaj problemoj kun la katolika administranto Michael Lemmermann kaj la kvereloj tiel akriĝis ke Lindemann preferis peton de maldungiĝo. Tra Naumburg, Jena kaj Remda (Rudolstadt) li revenis Gotaon, kie li edzinigis la filinon de superintendanto Myconius. En 1549 li fariĝis vicrektoro ĉe Ernestinum. Intertempaj allogaj posten-ofertoj el Hamburgo kaj Erfurto estis rifuzitaj de li; en 1562 Lindemann nomumiĝis gimnazia estro. Danke al li la renomo de la gotaa institucio ja pligrandiĝis. Li mem ŝatis modestan vivon flegante leterinterŝanĝon kun multaj kleruloj kaj proprajn esploradojn sciencajn. Lia unusola filo Johano mortis en 1567 pro pesto kaj la tutan landon tuŝantaj problemegoj kun Wilhelm von Grumbach malfaciligis la lastajn deĵorjarojn de Lindemann.
Lia bofilo Cyriacus Schneegass eldonis en 1593 paroladon kiu faris eksa lernanto Johannes Dinckel en 1592 pri Lindemann kie li laŭdis la engaĝiĝon de Lindemann kies lernantoj, danke al lia bona instruado, iel povis senti sin kiel filojn de Lindemann.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- "Leges scholasticae." Ĉe: Martin Luther: Parvus catechismus doctoris Martini Luther latino-germanicus, cum quaestionibus de coena Domini, symbolo Athanasii ..., Erfurto 1593.
- Periochae sive explicationes summariae et perspicuae tam Epistolarum quam Evangeliorum, quae diebus Dominicis et festis sollemnibus in Ecclesia proponi solent: stylo facili et eleganti scriptae et traditae olim in schola Gothana a M. Cyriaco Lindemanno, rectore. Nunc vero in usum iuniorum et aliorum piorum editae, Erfurto 1589
- Epistolae quaedam paraeneticae, in quibus etiam instituendorum studiorum aliqua ratio monstratur. Eldonoj Schneegass. Erfurto 1593
- "Hymnus: O Deus magni fabricator orbis." Ĉe: Tenzel: Historiae Gothanae, Jena 1716
- traduko latinen de elegioj de Theognis (laŭ mencio en letero de Camerarius: Epist. Famil. VI, 188; 192)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Albert Schumann: Lindemann, Cyriacus. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 19, Duncker & Humblot, Leipzig 1884, S. 807–809.
- Petra Dorfmüller: rectores portenses – Leben und Werke der Rektoren der Landesschule Pforta von 1543 bis 1935. Sax, Beucha 2006, ISBN 3-934544-96-7, p. 25