Dániel Kurucz
Aspekto
Dániel Kurucz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1992 (32-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2019) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Dániel Kurucz [kuruc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kurucz Dániel estas hungara aktoro.
Dániel Kurucz[1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1992 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dániel Kurucz maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en teatra akademio de Teatro Magyar inter 2011-2014. Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2019. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Selmeczi kaj Eszter Novák. Ekde 2018 li havis rolojn en Nacia Teatro (Győr). Li ricevis stipendion en 2019.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Mark Twain: Tom Sawyer kalandjai (teatra adapto) - Huckleberry Finn
- Elisabeth (muzikalo) - princo Rudolf
- Bonnie és Clyde - Buck Barrow
- Kálmán Mikszáth: Különös házasság (teatra adapto) - grafo János Buttler
- Ferenc Molnár: Filoj de l' Paŭlostrato (muzikala adapto) - Pásztor (pli aĝa)
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Jóban Rosszban (2019) - Samu Tímár
- A mi kis falunk (2019, 2020) - viro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- roloj