Dávid Czvittinger
Dávid Czvittinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de januaro 1676 en Hungara reĝlando Aŭstra imperio Selmecbánya |
Morto | la 18-an de marto 1743 en Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, Selmecbánya |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | historiisto literaturhistoriisto |
Dávid Czvittinger [cvitinger], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Czvittinger Dávid estis hungara bibliografo. Lia familia nomvarianto estis Czwittinger.
Dávid Czvittinger[1] naskiĝis la 20-an de januaro 1676 en Selmecbánya, konata ankaŭ Schemnitz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 18-an de marto 1743 en sia naskiĝurbo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dávid Czvittinger ekde 1696 li studis teologion kaj filozofion en universitatoj de Berlino, Strasburgo, Tubingen kaj Altdorf apud Nürnberg. En Altdorf li verkis la unuan hungaran biografian leksikonon en 1711. Dum verkado li havis malfacilaĵojn, kiuj kaŭzis ŝuldojn, eĉ li estis en malliberejo por ŝuldistoj. En 1713 li rifuĝis kaj hejmenvenis. Hejme li ne povis akiri postenon, ĉar tiam estis erao de kontraŭreformacio, dum li estis luterano. Li ne havis idon.
Lia ĉefverko
[redakti | redakti fonton]- Specimen Hungariae literatae (1711); laŭ aboco-ordo 296 hungaraj, transilvanianaj, kroataj kaj dalmataj biografioj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM50761 hungarlingva datenaro de muzeo