Dávid Rafael Fokos-Fuchs
Dávid Rafael Fokos-Fuchs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1884 en Bzenec |
Morto | 11-an de julio 1977 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-9-5 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | László Fuchs |
Okupo | |
Okupo | lingvisto etnografo instruisto |
Dávid Rafael Fokos-Fuchs, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fokos-Fuchs Dávid Rafael estis hungara lingvisto, etnografo, profesoro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945). Lia filo estis László Fuchs.
Dávid Rafael Fokos-Fuchs [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1884 en Bizens (neidentigebla loknomo). Li mortis la 11-an de julio 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dávid Rafael Fokos-Fuchs frekventis lernejon en Pozsony, kie li lernis ankaŭ hungare. Li iĝis pedagogo, baldaŭe direktoro de lernejo, fine li instruis en universitato. Li komencis esplori originon de la hungara lingvo, en 1911 kaj 1913 li esploris en Rusio, kie loĝis zurjenoj. Dum la 1-a mondmilito li kolektis zurjenajn popolkantojn inter militkaptitoj. Li okupiĝis pri la aliaj parencaj lingvoj de la hungara, krome ankaŭ pri lingvoj turka kaj mongola. Li longe redaktis fakrevuon Acta Linguistica.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Laut- und Formenlehre der süd-ostjakischen Dialekte (1911)
- Zürjén szövegek (1916)
- Finnugor-török mondattani egyeztetések (1934)
- Volksdichtung der Komi(Syrjänen) (1951)
- Das syrjänische Komitativ-suffix (1966)