Saltu al enhavo

Dénes Berényi (fizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Berényi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1928 (1928-12-26)
en Debrecen
Morto 27-an de junio 2012 (2012-06-27) (83-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto
nuklea fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dénes Berényi [dEneŝ berEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berényi Dénes estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1973, ordinara en 1985) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea. Lia patro estis Dénes Berényi.

Dénes Berényi [1] naskiĝis la 26-an de decembro 1928 en Debrecen. Li mortis la 27-an de junio 2012 en Debrecen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Dénes Berényi frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris fizikan diplomon en Scienca Universitato Kossuth Lajos en 1953. Post siaj studoj li komence instruis samloke, sed en la sekva jaro li havis postenon en esplora instituto, kie li estis direktoro inter 1976 kaj 1990. Li kandidatiĝis en 1963, li doktoriĝis en 1971. En la 1960-aj jaroj li esploris en Moskvo kaj Oksfordo. En 1966 li estis docento, en 1976 titulara universitata profesoro. Li multe okupiĝis pri interpuŝiĝoj de atomaj eroj.

Li ricevis premiojn aŭ medalojn inter 1963 kaj 2008.

En 1956 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Magasabb rendű effektusok atommag bomlásában és interdiszciplináris vonatkozásaik (1974)
  • Megint atomfizika? (1987)
  • A Spherical Mirror-double Cylindrical Mirror Electron Spectrometer for Simultaneous Energy and Angular Distribution Measurements: Design, Construction and Experiences (1992)
  • A határon túli magyar tudományos műhelyek működésének regionális megközelítése (2006)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]