Dénes Hunkár
Dénes Hunkár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de decembro 1922 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de majo 2011 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ![]() |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto universitata instruisto ![]() |
Dénes Hunkár [dEneŝ hunkAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hunkár Dénes, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis hajdinczi.
Dénes Hunkár[1] naskiĝis la 22-an de decembro 1922 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de majo 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dénes Hunkár maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1940, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1945, en la sekva jaro li doktoriĝis el ekonomio. Post la diplomo li okupiĝis pri liverado helpe de varaŭtoj, en 1949 li akiris licencon pri aŭtomuntado, sed en 1950 li estis kondamnita pri falsaj akuzoj. Li liberiĝis en 1956, rehabilitiĝis en 1958, poste li laboris en instituto, pli poste en ŝtata entrepreno, kies tasko estis la tutlanda varliverado. Inter 1968–1990 li instruis en la universitato, krome inter 1971–1976 li estis gvidanto de filio en Bombajo, ankaŭ gastoprofesoro en Bombajo. Intertempe li kandidatiĝis en 1965 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis ĉefambasadoro en Vieno tuj depost fino de la socialismo inter 1990-1994. Li edziĝis en 1947, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1947-1957. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az előjelentés rendszerének bevezetése a Teherautófuvarozási Nemzeti Vállalatnál. (1950)
- A magyar autó és motorsport története 1930–1944-ig. (1958)
- Speciális felépítményű tehergépjárművek hatékony alkalmazási feltételeinek megállapítása. (disertaĵo, 1964)
- Szállítási és rakodási munkák szervezése az építőiparban. (1967)
- India közlekedése – közgazdasági szemszögből. (1972)
- Curriculum vitae. (1995)