Saltu al enhavo

Dénes Kemény (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dénes Kemény
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1802 (1802-11-30)
en Cecălaca
Morto 17-an de februaro 1849 (1849-02-17) (46-jaraĝa)
en Buda
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 17/1-1-65 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro András Kemény (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Gábor Kemény Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Barono Dénes Kemény [dEneŝ kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Dénes estis hungara politikisto, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis magyargyerőmonostori. Lia plej konata filo estis Gábor Kemény.

Dénes Kemény [1] naskiĝis en 1803 en Transilvanio en Csekelaka (nuntempa Cecălaca en Rumanio). Li mortis la 17-an de februaro 1849 en Buda.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Dénes Kemény lernis juron, en 1822 li komencis labori en juĝejo, kie li okupiĝis pri historio. En la 1830-aj jaroj li komencis politikadi, dume li estis titulara notario. En 1834 li partoprenis en laboro de parlamento de Transilvanio. Post 3 jaroj li iĝis gvidanto de la opozicio. Dum Hungara revolucio de 1848 li estis subministro en Kabineto Batthyány, poste membro en Tutlanda Patrujdefenda Komisiono. Li havis edzinon, kiu naskis 8 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Adórendszer (Impostosistemo), (1848)
  • Honegység (Patrujunueco), (1846, eldonita en 1861)