Dénes Szécsi
Aspekto
Dénes Szécsi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1409 en Eger |
Morto | 1-an de februaro 1465 (55-jaraĝa) en Esztergom |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Bolonjo (1433–1434) Universitato de Vieno (1426–) Universitato de Padovo ![]() |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto ![]() |
Barono Dénes SZÉCSI [dEneŝ sEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szécsi Dénes estis hungara pastro, kardinalo, primaso, ĉefepiskopo, episkopo, kanceliero, politikisto, barono.

Dénes Szécsi [1] naskiĝis en 1410? en Hungara reĝlando en Felsőlendva (nuntempa Grad (Slovenio)), Li mortis la 1-an de februaro 1465 en Esztergom.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dénes Szécsi lernis ekde 1426 en Vieno, ekde 1433 en Bologna, kie en la sekva jaro li doktoriĝis, fine li plulernis 2 jarojn en Padovo. Li iĝis episkopo en 1438 en Nyitra. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- en la sama jaro episkopo de Eger
- kardinalo en 1439
- ĉefepiskopo en 1440 en Esztergom
- partopreno en konklavoj en 1447, 1455, 1458
- inter 1449–1464 reĝa kanceliero
- la unua hungara prmaso en 1452.
Li estis lerta oratoro kaj politikisto. Li kronis 3 hungarajn reĝojn:
Lia tombo kaj skulptaĵo estas videbla en Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Dipatrino.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
La kapa parto de la skulptaĵo
-
Tomboŝtono de Dénes Szécsi
-
La familia blazono de Szécsi