Saltu al enhavo

D-ro Dorner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
D-ro Dorner
Aŭtoro Hans L. Egerrup
Eldonjaro 1945
Eldoninto Dansk Esperanto-Forlag
Paĝoj 208
vdr

D-ro Dorner estas originale esperantlingva romano, verkita de Hans Egerrup. Ĝin eldonis en 1945 la Dana Esperanto-Eldonejo, dane nomata Dansk Esperanto-Forlag. Temo de la romano estas la morale forte pridisputebla ideologio plibonigi la genojn de estontaj infanoj per elekta artefarita fekundigo - ideo intense traktita en la epoko de naziismo dum la antaŭaj 12 jaroj.

Citaĵo
 La aŭtoro estas unu el la homoj, kiuj donas al ni traktaĵon pri iu grava socia problemo sub la formo de romano. Estas

malfacile tion fari, ĉar tro ofte aŭ la historio estas seninteresa, aŭ la problemo perdiĝas pro la intereso de Ia historio. Nia aŭtoro sukcese evitas ambaŭ danĝerojn, kvankam unuavide la problemo diskutada—la artefarita gravedigo de la homa raso—prezentas fonon ne tre oportunan por romano ! La verko estas grandaparte ia historio de kolegino de la Doktoro. Perdinte sian fianĉon en la Hispana milito, ŝi konsentas iĝi la “provkuniklo” por eksperimento pri la eblo gravediĝi per semo sendita el la alia flanko de la mondo. La Doktoro esperas, ke, tiel uzante "elektitajn” homojn, oni povos altigi la homan rason. La multaj problemoj, kiujn prezentas la nova procedo, diskutigas inter la Doktoro kaj lia kolegino. Efektive la diskuto nur skizas la problemojn; tamen ĝi estas pensiga ; kaj kelkaj el ili, ekz., la danĝero, ke en ŝtato faŝista la procedo estus rigardata nur kiel metodo liveri bezonatajn militistojn, estas bone traktitaj. El lingva vidpunkto la libro estas ĝenerale kontentiga. La vortoj fluas facile, kaj tre malofte haltigas la legadon frazo malklara aŭ malbela. La ofta misuzo de escepte (anst. krom, escepte de, k.s.) iom agacas, kaj pro trouzo aŭ misuzo de ŝati oni enkondukas senutilan neologismon por esprimi la ideon ŝati. La vortoj asistento (helpisto) kaj abnormala (nenormala) ne ŝajnas esti bezonataj. Nova korelativa serio (alial, aliam, aliuj . . .) kiun la aŭtoro provas, ne estas aprobinda, ĉar en Esperanto alia, alie, jam havas malsaman signifon. Kelkaj interesaj esprimoj: ĝi havis pluroblan mentonon ; boksata rondejo ; needzinoj (unmarried wives) ; ili estis gesolaj ; gravedigeblo (traduku tion per unu Angla vorto tiu, kiu plendas, ke Esperanto ne povas unuvorte traduki ĉiun Anglan vorton !) Troviĝas tro da preseraroj ; sed la formato estas tre plaĉa, kaj la papero estas tia, kian ni ne vidis dum longa tempo.

Kompreneble, la verko ne estas taŭga naskiĝdonaco por ĉiu. Tamen multaj trovos ĝin interesplena kaj bona akiro por la librobreto. 
— Koa. La Brita Esperantisto - Numeroj 491-492_mar-apr 1946


Citaĵo
 La temo de Egerrup, mem kuracisto, estas la klopodo korpe kaj anime plialtigi la homaron pere de gravedigo de virinoj per elektitaj viroj. Nu, almenaŭ la arta gravedigo estas jam fakto, kvankam la demando, ĉu tio nepre plialtigus (kion ajn tio signifas) la homaron, estas ankoraŭ diskutebla. Tute klare multaj el la problemoj ĉirkaŭantaj tiun temon estas moralaj - kaj tion spegulas la intrigo de tiu ĉi sincera, se foje iom seka, rakonto. 
— William Auld 1981 : Vereco, Distro, Stilo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]