Dagbania lingvo
Aspekto
Dagbania lingvo estas niĝer-konga lingvo. Pli precize ĝi estas okcidenta lingvo de la Oti-Voltaj lingvoj, kiuj ĉiuj apartenas al la gura lingvaro. La dagbania estas parolata de ĉ. 800 000 homoj en la nordaj regionoj de Ganao (2004)[1] kaj iuj en Togolando. Estas radioprogramoj en la lingvo[1] kaj ĝi estas instruata en lernejoj. Estas vikipedio en la dagbania lingvo.
Iuj ekzemplaj frazoj de la dagbania:
Dagbani | Esperanto |
---|---|
Aamaaraabaa | Bonvenon |
Ingommienaa | Dankon (nur post Aamaaraabaa) |
Daasiebaa | Bonan matenon (se bona vetero) |
Temasim | Post 'bonan matenon' (kiam estis malvarme) |
Antieree | Bonan posttagmezon |
Aanoewoelaa | Bonan vesperon |
Naaaaaa | Respondo al la kvar supraj salutoj |
Aabjoe woelaa | Kiel vi fartas? |
Mal Aalaafji, agbaa bjoewoelaa | Mi fartas bone, kiel vi fartas? |
Enka Aalaafji | Ne iras glate. |
Aajoulie | Kiel vi nomiĝas? |
Iejoelie ... | Mia nomo estas ... |
Jaakaa djienaa | De kie vi estas? |
Indjielaa ... | Mi estas el ... |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (en) ”Dagbani”, Ethnologue