Saltu al enhavo

Dagbladet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dagbladet

emblemo

taggazeto • retgazeto
Speco ĉiutaga

Redaktisto liberalismo
Establodato 1869
Fondinto(j) Anton Bang vd
Politiko/
Ideologio

liberalismo

Posedata de Aller Media vd
Stabo ĉefredaktoro Frode Hansen, administra direktoro Alexandra Beverfjord (ekde junio 2023)

Retejo Oficiala retejo
vdr

Dagbladet (laŭvorte: la taggazeto) estas norvega taga gazeto. Ĝi estis fondita en Oslo en 1869 kaj daŭre estas publikigita tie hodiaŭ. Laŭ cirkulado, Dagbladet estis la tria plej granda gazeto en la lando en 2022 post Verdens Gang (VG) kaj Aftenposten. Laŭ nombro da legantoj Dagbladet estas mezurita kun 780 000 ĉiutagaj legantoj (en januaro 2006), kaj laŭ tiu nombro estas la dua plej granda gazeto en Norvegio. Dagbladet tradicie estis radikala liberala organo kaj estas publikigita en Bokmål, la plej vaste uzata maniero por skribi la norvegan lingvon. Kvankam ambaŭ gazetoj havas malsamajn enhavajn profilojn, Verdens Gang (VG) estas la ĉefa konkuranto de Dagbladet.

De 2008 ĝis 2015, la redakciejo kaj produktejo de la gazeto situis en la historia stokkonstruaĵo Havnelageret en Oslo. Post kiam la konzerno Aller aĉetis Dagbladet, la gazeto moviĝis en 2015 al konstruaĵo en la kvartalo Hasle de la centra urbodistrikto Grünerløkka, kie la resto de la Aller-publikaĵoj situas. La gazeta redakcio retenis oficejon ĉe Pilestredet 8 en la urbocentro. De 2018 ĝis junio 2023, Alexandra Beverfjord estis ĉefredaktoro kaj ankaŭ estis vicdirektoro de la gazeto. Ŝian ĉefredaktoran rolon tiam transprenis Frode Hansen, Alexandra Beverfjord daŭre laboras kiel administra direktoro.

titolpaĝo de la matena eldono de la 2-a de januaro 1905

Historie cetere interalie la norvega poeto Olaf Bull (1882-1933) laboris kiel ĵurnalisto de la gazeto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Pondus, bildstrio kun samnoma ĉefrolulo kreita de la norvega desegnisto Frode Øverli, kiu ekde 1995 regule aperas en Dagbladet kaj ekde 2007 en magazino de NJE aperas ankaŭ en Esperanto

Eksteraj rilatoj

[redakti | redakti fonton]


La redakcia konstruaĵo de 2008 ĝis 2015 en la iama stokkonstruaĵo Havnelageret en Oslo