Saltu al enhavo

Dalinka Jochmann-Spasova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dalinka Jochmann-Spasova
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1906 (1906-01-06)
en Rakitovo
Morto 20-an de junio 1931 (1931-06-20) (25-jaraĝa)
en Langenau, nun ĉeĥe Lánov
Lingvoj bulgaraEsperantofrancarusagermana
Familio
Edz(in)o Rudolf Jochmann (1929–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dalinka Jochmann-Spasova (naskiĝis je la nomo Dalinka Spasova, bulgare Далинка Спасова la 6-an de januaro 1906 en Rakitovo, bulgare Ракитово, nun en la provinco Pazarĝik de suda Bulgario) estis bulgardevena esperantistino. La 9-an de novembro 1929 ŝi en Langenau, nun ĉeĥe Lánov, edziniĝis al la germana esperantisto Rudolf Jochmann, konstrua inĝeniero el la grupo de ĉeĥaj germanoj. La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo,[1] kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin.[2] Bedaŭrinde ŝi jam mortis 25-jara la 20-an de junio 1931, nur 19 monatojn post la edziniĝo. La vidvo pluvivis en Langenau ĝis la fino de la Dua Mondmilito, kiam ĉiuj germanaj civitanoj de Ĉeĥoslovakio estis forpelitaj kaj kiel rifuĝintoj akceptiĝis en la restinta teritorio de Germanio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]