Dana Esperantista Junulara Organizo
Aspekto
Dana Esperantista Junulara Organizo | |
---|---|
Dansk Esperanto Ungdomsforening | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Prezidanto | Mia Nordentoft (2017–nun) |
Interretejo | dejo |
Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO; dane Dansk Esperanto Ungdomsforening, ĝis la 1990-aj jaroj nomita Esperantista Junulara Dana Organizo (EJDO; dane Ungdomsforening for Esperanto, UFFE) estas organizo por junaj parolantoj (30-jaraĝaj kaj malpli) de Esperanto kiuj loĝas en Danio.
DEJO kunlaboras kun la Dana Esperanto-Asocio (DEA) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
En 2019 DEJO financis la saĝtelefonan ludon Vortludo.
Estraro
[redakti | redakti fonton]Okaze de la ĝenerala asembleo la 8-an de aŭgusto 2021, DEJO elektis estraron por la periodo 2021-2023. Ĝi konsistas el prezidanto Mia Nordentoft, vicprezidanto Magnus Bonnevie, kaj sekretario Svend Nielsen.[1]
Celoj
[redakti | redakti fonton]- Informi pri Esperanto en gimnazioj
- Helpi novajn junajn Esperanto-lernantojn