Saltu al enhavo

Daniel Eyquem

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-E - francaj


Daniel Eyquem
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1852 (1852-03-13)
en Bordeaux
Morto 24-an de januaro 1926 (1926-01-24) (73-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Daniel EYQUEM [ekem] (nask. 13 marto 1852 en Bordeaux, mortis 24 jan. 1926 en Paris) estis franca esperantisto, supera juĝisto, prokuroro en Limoges.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Li aliĝis al E en 1906 kaj tuj entuziasmiĝis. Dum sia cetera vivo li laboris por la ideo.

Postenoj :

  • Vicprez. de la grupo (1907).
  • En 1923 elektita prez. de la SFPE.

La tasko estis malfacila. En tiu momento la Societo aliformiĝas; ĝi estis Asocio de individuoj; ĝi fariĝas unuiĝo de grupoj kaj federacioj. Malgraŭ sia aĝo, li akceptis tiun rolon.

Plie li pli speciale klopodis letere kaj persone ĉe la registaro kaj la grandaj publikaj institucioj. Al sia arda idealismo li kunigis flaman esperon kaj laboro-povon admirindajn.

Citaĵo
 Tre sprita teatraĵeto, kies ludloko estas Taraskono ia hejmloko de la fama Tartarin! Tiu detalo sufiĉe edifas la leganton pri la speco de tiu komedieto, tre lerte kunmetita. Ĝi enhavas fi virajn kaj 3 virinajn rolojn, kaj estas tre taŭga por Esperantistaj Grupetoj 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)
Antaŭe:Prezidanto de la Societo Franca por la Disvastigo de EsperantoPoste:
Maurice Rollet de l'Isle19231926Ernest Archdeacon