Saltu al enhavo

Daniele Comboni

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Daniele Comboni
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1831 (1831-03-15)
en Limone sul Garda, Reĝlando Lombardujo-Venetio,  Aŭstra imperio
Morto 10-an de oktobro 1881 (1881-10-10) (50-jaraĝa)
en Kartumo,  Ĥedivlando Egiptio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ĥolero Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio (1861–1881) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (1877–)
katolika sacerdoto (1854–)
romkatolika diakono (1854–)
politikisto
misiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Daniele COMBONI [komboni] naskiĝis en nordo de Italio en 1831. Li dediĉis sian vivon por evangelizi la afrikan kontinenton, kaj por misia kuraĝigado de Eŭropo. Li estis konsekrita pastro en 1854, kaj tri jaroj poste li vojaĝis unuavice al Afriko.

En Romo dum la beatigado de sankta Margareta Maria Alacoque, 1864, li imagis sian projekton por kristianigi Afrikon fare de la afrikanoj, kredante, ke ili estu la ĉefroluloj de evangelizado kaj liberigado de tiu kontinento.

Daniele Comboni

Li fondis en 1867 la Instituton de Kombonianaj Misiistoj kaj, en 1872, la Fratinojn Misiistinojn Kombonianajn.

En 1870, li ĉeestis dum la Koncilio Vatikano 1-a petante al episkopoj absolutan preferon por la evangelizado de Afriko, kredante, ke la vico de tiu kontinento jam alvenis.

En 1877, li estis konsekrita episkopo de Centra Afriko. Li mortis en Kartum (Sudano), la 10-an de oktobro 1881, tre lacega pro la pezaj laboroj kaj la febroj.

Post lia morto, aliaj fruktoj de kombonia semo ekaperis: la Misiistinoj Sekularaj Kombonianaj, fonditaj en 1969, kaj la Laikoj Misiistoj Kombonianaj, movado kiu aperis en 1990.

La 17-an marto 1996, Daniele Comboni estis proklamita Servanto de Dio kaj, la 5-an oktobro 2003, sanktulo de la Katolika eklezio.

Biografiaj Datumoj de sankta Daniele Komboni

[redakti | redakti fonton]

1831 - 15-a de marto: naskiĝis en Limone sul Garda (Brescia), Italio.

1843 - 20-a de februaro: eniris en instituton de pastro Nicolau Mazza, en Verona.

1849 - 6-a de januaro: ekaperis en li tiu decido: tute dediĉi sin je misioj ĉe Centra Afriko.

1854 - 31-a de decembro: estis konsekrita pastro, en Trento.

1855 - Faris la pastran laboron en Buttapietra, paroĥejo en diocezo de Verona. Dum ĥolero-epidemio Komboni ja montras sian senliman dediĉon.

1857 - Unua vojaĝo al Afriko.

1858 - Komboni partoprenis misian ekspedicion, kiun pastro Nicolau Mazza sendas al Afriko destine al vilaĝo Sankta Kruco.

1860 - Dua vojaĝo al Afriko. La celo estis savi sklav-knabojn kaj alkonduki ilin por instrui kaj prepari ilin ĉe lernejoj de Verona kaj Napoles.

1864 - 14-a de septembro: ĉe la tombo de Apostolo Sankta Petro en Romo li ricevis la inspiraĵon de "Plano de liberigado de Afriko." 1864 - 18-a de septembro: prezentis tiun ĉi Planon al Papo Pio la 9-a kaj al la kardinalo, kiu estris la Kongregacion por Disvastigado de Fido.

1865 - Tria vojaĝo al Afriko. Post trapasi Vienon, Pragon kaj Trieston, li atingis Kajron kaj, el tie, Ŝellalon.

1867 - 1-a de junio: fondis la Misian Instituton de Verona por Evangelizado de Centra Afriko. 1867 - Novembro-decembro: kvara vojaĝo al Afriko. En Kajro startigas du lernejojn por preparado de afrikaj junuloj.

1868 - Revenis Eŭropon, kaj tie li klopodas impresi la katolikajn organizojn ĉe pluraj ĉefurboj. En Parizo li ricevas ĉian subtenon de kardinalo Massaia, fama misia episkopo ĉe la etno Galla en Abisinio. En Parizo li spertas aventurajn momentojn, en situacio ligita al sekretaj ruzaĵoj de framasonismo (22-a de decembro).

1869 - Kvina vojaĝo al Afriko. Denove, nur ĝis Kajro, por akompani novan personaron al la lernejoj.

1870 - 15-a de marto: en Romo li partoprenas la Unuan Vatikanan Koncilion kiel teologo kaj skribas la Postuladon favorante la negrojn de Centra Afriko. 1870 - 18-a de julio: Pio la 9-a aprobis la Postuladon, kiu ricevis la subskribon de pli ol 200 episkopoj partoprenantaj Koncilion.

1872 - 1-a de januaro: fondis oficiale la Instituton de Piaj Patrinoj de Negrujo, en Verona. 1872 - 26-a de majo: Komboni estis nomita apostola vikario de Centra Afriko. 1872 - Sesa vojaĝo al Afriko.

1873 - Eliris el Verona kaj atingis Kajron. El tie, li atingis Kartumon, post 99-taga malfacilega vojaĝo tra rivero Nilo kaj dezerto. El Kartum li eliris la 10-an de junio 1873 kaj post 9 tagoj li atingis El-Obeidon.

1877 - 11-a de julio: Komboni estis elektita episkopo de Centra Afriko, kies oficejo estis en Kartum. 1877 - Sepa vojaĝo al Afriko, la unua farita kiel episkopo.

1878 - Lin akompanis, unuafoje, 5 Piaj Patrinoj de Negrujo. Eliris el Verona la 3-an de decembro 1877, pasis trans Napoles kaj atingis Kajron la 20-an de decembro. El Kajro li eliris la 28-an de januaro 1878 kaj atingis Kartum-on la 12-an de aprilo. Tiuepoke, Sudano tro suferis pro terura seka vetero.

1880 - Lasta vojaĝo, la oka, al Afriko.

1881 - Eliris el Verona la 2-an de novembro 1880, pasis trans Napoles, Aleksandrio, Kajro kaj Suezo. Tra Ruĝa Maro li atingis Suakinon. Poste, li trairis la dezerton de Berber kaj atingis Kartumon la 28-an de januaro 1881. En marto li vizitas la regionon de Kordofano kaj en junio li faras esploradon inter la montoj de Nubio. 1881 - 10-a de oktobro: iom post lia 50-a naskiĝtago, Daniele Komboni mortas en Kartum.

1996 - 17-an de marto, en Romo, Daniele Komboni ricevas la titolon "Beata".

2003 - 5-an de oktobro, en Romo, la beata Daniele Komboni estis deklarita tutmonde sanktulo de Katolika Eklezio: sankta Daniele Komboni.