Dannheim
Dannheim | |||
---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 99310 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 48′ N, 10° 59′ O (mapo)50.796410.9806Koordinatoj: 50° 48′ N, 10° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 362 m [+] | ||
Areo | 6,47 km² ( 647 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dannheim [+] | |||
Dannheim kun 281 loĝantoj (en 2005) kaj je alteco de 377 metroj estis la dua plej granda vilaĝoparto de Wipfratal en la Distrikto Ilm, Germanio. Ĝi estas en la antaŭlando de Turingia Arbaro ĉ. 5 km sudoriente de Arnstadt eoste de la montaro Reinsberge. Ekde la 1-a de januaro 2019 ĝi estas kvartalo de la urbo Arnstadt. La okcidentaj areoj uzatas agrikulture. Ĉe la sudokcidenta rando troviĝas Schenne, akvejo nepermanenta kiu de tempo al tempo ekbruas. Norde estas 1200 metrojn kvadratajn granda lageto Dannheimer Teich, naturmonumente protektita frajadejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua endokumenta mencio Tanaheim estis mallonge post 750 Diversaj topografiaĵoj atestas ankoraŭ mezepokan monakejon surlokan. La ekonomiaj domoj monaĥejaj ŝanĝitis post Reformacio en bienon de la Marschall-oj kiu funkciis ĝis 1811 kiam 18 lokanoj aĉetis la tuton. La bieno nomite kastelo kadukiĝis kaj malkonstruitis finfine en 1848. La lernejo iama de 1781 estas loĝejo nuntempe. La plej impona konstruaĵo estas la protestantisma Preĝejo Sankta Bonifaco starigite surmontete ĉe la okcidenta vilaĝorando inter 1774 kaj 1778. Sonorilo unu tamen estas de 1517. Ĝi malfermitis en 1959. En la 1990-aj jaroj restaŭritis kaj la preĝejo, la paroĥejo kaj apuda eksa stablo pro kio aljuĝitas turingia premio pri elstara monumentprotektado.
En 1926 starigitis sudoriente transformatorejo, kiu hodiaŭ monumentprotektatas. Ĝis 1920 Dannheim apartenas al la distrikto Arnstadt. En 1994 ĝi iĝis parto de la komunumo kiu post pozitiva voĉdonado de marto 2018 estos baldaŭ parto de Arnstadt.
Ekonomio kaj trafiko
[redakti | redakti fonton]En Dannheim gravas terenkultivado. Multaj lokanoj tamen laboras en Arnstadt, kvankam kelkaj metiejoj kaj servicoferistoj troviĝas ankaŭ surloke. La vilaĝo situas ĉe la Landa ŝoseo 1047 kondukanta disde Arnstadt al Gehren. Malgranda strato kondukas rekte de Dannheim al Arnstadt-Siegelbach tra Reinberge-montaro. La plej proksima fervojhaltejo estas la Stacidomo de Arnstadt. Norde de Dannheim estas Oberndorf komenciĝante ĉe la naturprotektejo Hain..
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- August von Marschall (1759–1843), hesia generalleŭtenanto kaj komandanto de Kassel, naskiĝinta en Dannheim
- Wilhelm Toelle (1876–1959), juristo kaj politikisto
- Harald Rose (* 1927), ambasadoro de GDR
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Dannheim-hejmpaĝo de Ortsvereins Dannheim e.V.
- Priskribo de la monaĥeja bieno Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine