Darbhanga
Darbhanga | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 846004 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 9′ N, 85° 54′ O (mapo)26.15699985.8995065Koordinatoj: 26° 9′ N, 85° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 52 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Darbhanga [+] | |||
Darbhanga, hindie दरभंगा estas urbego en norda Barato, en nordorienta parto de subŝtato Biharo, en la samnomaj kantono kaj distrikto, kie ĝi estas sidejo de ambaŭ. La loknomo signifas: pordo de Bengalio. Oni aprezas la urbegon "kultura ĉefurbo de Biharo".
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2021 Darbhanga havis 380 125 da loĝantoj kun legopovo 79%, pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Darbhanga situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 52 m super la marnivelo 70 km norde de la Gango kaj 50 km de Nepalo. Madhubani troviĝas 28, Muzaffarpur 52, Sitamarhi 62, Haĝipur kaj Begusaraj po 85, Saharsa 77, subŝtata ĉefurbo Patnao 98, Motihari 112, Ĉapra 124, Kolkata 471, tutlanda ĉefurbo Delhio 899, Mumbajo 1561 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko palaco estis konstruita en la 16-a jarcento. Dum dominado de mogoloj kaj britoj la loko estis jam sidejo. En 1864 ĝi estis levita municipo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La agrikulturo ludas gravan rolon en la ekonomio. En la urba najbareco oni kultivas tabakojn, mangojn, grenojn, oleosemojn, sukerkanojn. En la urbego oni prilaboras la nutraĵojn, krome menciindas la malpeza industrio. Darbhanga estas konsiderita grava medicina centro de Norda Biharo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Darbhanga 4 universitatoj kaj pluraj altlernejoj funkcias.
Religioj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa religio en Darbhanga estas hinduoj (preskaŭ 72%), poste islamanoj (preskaŭ 28%).
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Darbhanga duono de la loĝantaro parolis majtile, 27% urdue kaj 21% hindie.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Darbhanga situas en humida subtropika klimato (Cwa). La temperaturo varias inter 24-31 °C. Jare pluvas mezume 1166 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En Darbhanga renkontiĝas 3 fervojaj linioj el Sitamarhi, Samastipur kaj orienta direkto. 7 ĉefvojoj kuras al la urbego. Ĉe la urbego enlanda flughaveno funkcias, la internacia en Patnao.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- 2 muzeoj
- fortikaĵo
- palacoj
- horloĝa turo
- planetario
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans