Daria Guidetti
Daria Guidetti | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1977 (47-jaraĝa) en Empoli | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Italio vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Florenco vd | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo astrofizikisto vd | |
Laborkampo | Astronomio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Daria GUIDETTI (naskiĝis en 1978 en Empoli) estas itala astrofizikisto kaj scienca popularigisto
Dum sia studoj en liceo, ŝi observis multenombrajn asteroidojn en la kadro de la Gruppo Astrofili di Montelupo[1] (Amatora Astronomia Grupo de Montelupo) kaj laŭ Minor Planet Center malkovris du numerotitajn asteroidojn en 1998 kaj 2000 kun Maura Tombelli kaj Egisto Masotti.[2]
En 2012, ŝi gajnis la nacian premjon Vincenzo Ferraro[3] pro sia disertaĵo pri la studo de la magnetaj kampoj en stelamasoj kaj grupoj da galaksioj.[4]
Asteroidoj malkovritaj, 2 | ||
---|---|---|
34004 Gregorini | 30-a de julio 2000 | kun M. Tombelli |
49443 Marcobondi | 22-a de decembro 1998 | kun E. Masotti |
Vivo
[redakti | redakti fonton]Fervorulo pri astronomio depost la aĝo de 5 jaroj, ŝi aniĝis dum sia licea lernado al la Gruppo Astrofili di Montelupo ; ŝi estis diplomita pri astronomio en la Universitato de Bolonjo en 2006 kun disertaĵo titolata : « Radio-propraĵoj de la fontoj en la galaksiaj amasoj : la haltera sistemo en Abell 2382[5] ». Ŝi studis por doktoreco ĉe la Eŭropa suda observatorio, en Munkeno kaj en la Universitato de Bolonjo. Ŝi nun kaj praktikas sciencan esploradon ĉe la Instituto de radioastronomio de Bolonjo de la INAF.
Ŝi donas publikajn prelegojn de scienca popularigo, kunlaboras kun la astronomiaj revuoj Le Stelle[6] kaj Coelum Astronomia,[7] estas gvidisto ĉe la Vizita Centro Marcello Ceccarelli de la Instituto de radioastronomio de Bolonjo kaj partoprenas al la progresoj de la scienca popularigo el la lernejo Il Linguaggio della Ricerca; [8]
En 2018 ŝi komencis kiel televida prezentisto en la programoc "Destinazione Spazio" ĉe la reto Reteconomy.[9]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]La asteroido 27005 Dariaguidetti estis nomita en ŝia honoro[10]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paĝaro de la Gruppo Astrofili di Montelupo[rompita ligilo](itale)
- ↑ MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj (angle)
- ↑ Daria Guidetti, el la paĝaro de la Area della Ricerca di Bologna Arkivigite je 2018-05-13 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- ↑ Magnetic fields around radio galaxies from Faraday rotation measure analysis, Guidetti, Daria (2011) Universitato de Bolonjo (angle)
- ↑ Il nostri laureati A.A., sesiono 1 de la 14-a de julio 2006 ; el la paĝaro de la Universitato de Bolonjo Arkivigite je 2018-05-13 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- ↑ Le Stelle, oficiala paĝaro (itale)
- ↑ Biografia slipo pri Daria Guidetti kunlaboranto de Coelum Astronomia (itale)
- ↑ Il Linguaggio della Ricerca, oficiala paĝaro (itale)
- ↑ Paĝaro de Destinazione Spazio ĉe la reto Reteconomy Arkivigite je 2018-04-08 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- ↑ (27005) Dariaguidetti, el Minor Planet Center (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- itale Daria, la virino de Empoli, kiu studas la stelojn "Tio, kiu ankoraŭ surprizas min ? la Luno" ; el La Nazione 11-a de septembro 2016
- itale Daria Guidetti, el la paĝaro de la Area della Ricerca di Bologna Arkivigite je 2018-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
- itale Daria Guidetti, la romantika astronomino kiu revas pri steloj, el L'Unione Sarda